eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Eŭropo
Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
HISPANIO - 12-an de julio, 2010.

La futbalteamo de Hispanio, kiu ĵus gajnis la Mondpokalon revenis hejmen el Sudafriko por grandega festo, inter kiuj estas traveturo tra la stratoj de Madrido per malferma aŭtobuso. Granda amaso salutis la ludistojn ĉe la ĉefurba flughaveno de Barajas nelonge antaŭ 3 posttagmeze (13:00 UT) tiun lundon, kiel Iker Casillas, la kapitano, gvidis la teamon malsupren el la aviadilo.
 
"Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj
SVISLANDO - 08-an de julio, 2010.

 
Eksperimenta sunenergia aviadilo lanĉita merkredon tute sekure alteriĝis en Svislando, post sukcesa flugado tra la tuta nokto. La eksperimento estas plia paŝo al la celo rondflugi la terglobon uzante la potencon de la Suno por fueli la aviadilon.
 
Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
FRANCIO - 06-an de julio, 2010.

 
Francaj politikistoj eklanĉas debaton sufiĉe polemikan pri nova leĝo, kiu malpermesu vizaĝokovrantan vualon publike surmetita. Tiu ĉi leĝpropono instigis furiozan kritikon kaj laŭdon. Michèle Alliot-Marie, la franca ministrino pri Justico kiu prezentas la leĝproponon tiun mardon, diris, ke ŝi sopiris "interkonsentiĝon," insistante pri tio, ke la leĝo ne ekskluzive celas Islamajn virinojn. "La leĝo ne temas pri la vualo, sed pri intenca kovrado de la vizaĝo iel ajn," ŝi diris.
 
Pollando havas novan prezidenton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
POLLANDO - 05-an de julio, 2010.

Bronisław Komorowski gajnis prezidentan balotadon de Pollando post voĉdono kiu vidis lian rivalon Jarosław Kaczyński ĉe rando de venko antaŭe dum frua kalkulado. Sed kun 95% de la voĉdonoj kalkulitaj, la kandidato de la reganta Civita Platformo (PO), kiun investantoj vidas kiel merkato- kaj eŭrofavora, gajnis per 52,6%, la balotada komisiono anoncis.
 
Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
RUSIO - 02-an de julio, 2010.

 
La Malsupera Ĉambro de la rusa parlamento, la Dumao, aprobis kompletan malpermeson de aŭtostirado en ebria stato.La prezidento  Dmitrij Medvedev jam alvokis al estigo de tia malpermeso lastan decembron. Li klarigis, ke permesi malmulton de alkoholaĵoj en la sango instigis aŭtistojn konsumi pli.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL