Eŭropo - Politiko |
  POLLANDO - 05-an de julio, 2010.
Bronisław Komorowski gajnis prezidentan balotadon de Pollando post voĉdono kiu vidis lian rivalon Jarosław Kaczyński ĉe rando de venko antaŭe dum frua kalkulado. Sed kun 95% de la voĉdonoj kalkulitaj, la kandidato de la reganta Civita Platformo (PO), kiun investantoj vidas kiel merkato- kaj eŭrofavora, gajnis per 52,6%, la balotada komisiono anoncis.
|
|
Eŭropo - Politiko |
  SVEDIO - 14-an de marto, 2010.
Post la aprobado en la Kongreso de Usono la Sveda Parlamento sekvis la saman ekzemplon kaj aprobis ĉi-ĵaŭde rezolucion per kiu ĝi oficiale deklaras kiel ''Genocido'' la amasmurdon de la Osmanida Imperio kontraŭ la armenoj en 1915. La registaro intencis bremsi la procezon pro eblaj negativaj konsekvencoj por la ĵusaj malfortaj rilatoj inter Turkio kaj Armenio kiuj intencas restabli la diplomatiajn rilatojn kaj malfermi la landlimon.
|
Eŭropo - Politiko |
  ARMENIO - 07-an de marto, 2010.
La ministro pri Eksteraj Rilatoj de Armenio, Eduard Nalbandjan, laŭdis la decidon de komisiono pri Internaciaj Rilatoj de la Kongreso de Usono, kiu agnoskis la armenan genocidon fare de la Osmanida Imperio en 1915 -1923, dume la turkaj kaj azeraj aŭtoritatoj energie kontraŭis ties aprobon.
|
Eŭropo - Politiko |
  EŬROPA UNIO - 25-an de februaro, 2010.
La gvidanto de la britaj kontraŭeŭropaj deputitoj , Nigel Farage, estigis skandalon lastan m erkredon en la Eŭropa Parlamento, kiam li insultis la prezidanton de la Eŭropa Unio , Herman Van Rompuy, okaze de lia unua apero antaŭ la eŭrodeputitoj. Li komparis Sron Van Rompuy kun ĉifono.
|
Eŭropo - Politiko |
  UKRAINIO - 14-an de februaro, 2010.
La ukraina Julia Timoŝenko, ĉefministrino kaj malfeliĉa kandidatino al prezidenteco de la lando, anoncis, sabaton 13-an de februaro, ŝian intencon kontesti la rezulton de la balotado antaŭ la landa justico. Ŝi refutas la venkon de sia rivalo Viktor Janukoviĉ en la dua lastdimanĉa rondo .
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |