Mezoriento - Mallonge |
 08-an de marto, 2010.
ISRAELO
Israelo akceptis la konstruon de 112 novaj apartamentoj en Juda kolonio en Cisjordanio. La decido venas kiam Usono anoncis, ke Israelo kaj la Palestinanoj konsentis okazigi nerektajn intertraktadojn. Dume, la usona Vicprezidento Joe Biden alvenis en la regionon, fariĝante la plej altaranga usona oficialulo kiu vizitas Mezorienton ekde Barack Obama enoficiĝis.
|
|
Mezoriento - Mallonge |
EGIPTIO - 2-an de novembro, 2008.
Peres kaj Olmert pardonpetas al Mubarak
La egipta prezidento Hosni Mubarak ricevis du apartajn telefonvokojn hieraŭ de la israela prezidento Shimon Peres kaj de la ĉefministro Ehud Olmert, dum kiu ili pardonpetis pro insultaj komunikaĵoj faritaj de la israela leĝfaristo Avigdor Lieberman kontraŭ Egiptio kaj ĝia prezidento. Peres diris, ke la rimarkoj de la dekstrema deputito, en kiuj li insultis Sron Mubarak pro tio, ke li rifuzis viziti Israelon (li diris, ke Mubarak iru al la diablo), estis neakcepteblaj, emfazante, ke la komunikaĵoj de tiu persono ne reflektas la landan politikon aŭ la veron de rilatoj inter Israelo kaj Egiptio.
JORDANIO - 2-an de novembro, 2008.
Internaciaj subtenantoj rompas la sieĝon de Gazao el la maro
Internacia grupo pri solidareco kun la palestina popolo sukcesis alveni en la Gaza-Strion hieraŭ perboate, malgraŭ israelaj provoj malhelp ilin. La sieĝorompa boato, kiu venis de Kipro ĉe malfacila vetero, portis 27 homojn de 11 nacioj, kun duontuno da kuracaj provizoj kaj alia humanitara asisto.
UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ / IRANO - 2-an de novembro, 2008.
Estigo de "Irana-Emirlanda Komitato por Akceli Ligojn"
La ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kaj Irano subskribis interkonsenton por estigi komunan komitaton, kiun ili karakterizas kiel "grava", malgraŭ ilia disputo pri tri insuloj kiujn Irano kaptis de la UAE en 1971. Irano multfoje rifuzis la aserton de la UAE pri la insuloj kaj rifuzis solvi la disputon ĉe la Internacia Tribunalo pri Justico en Hago. Sed la du landoj estas gravaj komercaj partneroj, kaj iuj 450 000 Irananoj loĝas en la UAE, dum 10 000 iranaj firmaoj laboras en la lando de la Araba Golfo, precipe en Dubajo.
|
Mezoriento - Mallonge |
IRANO - 7-an de aprilo, 2008.
La proparolanto de la Irana Maĝlis (nacia asembleo) Gholam-Ali Haddad-Adel diris, ke la Islama mondo devus bojkoti ĉian komercon kun la landoj, kiuj permesas insultojn al Islamo. Haddad-Adel notis, ke sakrilegio de Islamaj sanktaĵoj estas "la plej malbela speco de kultura impeto kaj malobservo de homaj rajtoj". Parolante ĉe la malfermo de la unua parlamenta sesio de la Irana nova jaro (komenciĝante je la 20-a de marto), li atentigis pri tio, ke estas mirige kiel la Okcidenta mondo tiel pasie atakis Islamon en lastaj jaroj. "La Okcidentaj landoj faras grandegan uzon de libroj, filmoj, kaj ĉiuj iliaj amaskomunikiloj por malfortigi la kredaron de Islamanoj kaj insulti Islamajn sanktaĵojn," Haddad-Adel diris. Li esprimis sian opinion laŭ kiu la Okcidentaj landoj rekonsideros ilian sintenon al Islamo kiam ili vidos iliajn ekonomiajn interesojn minacataj.
IRANO 7-an de aprilo, 2008.
Oficialulo de Irana petrolkompanio kategorie neis lastatempan raporton, ke Israelo grandskale importas petrolon de Irano tra Eŭropo. "Iranaj leĝoj pri petrolo malpermesas al aĉetanto de Irana kruda petrolo provizi per petrolo la okupatajn teritoriojn," diris Hojjatollah Ghanimifard, direktoro pri internaciaj aferoj de la Nacia Irana petrolkompanio. Liaj rimarkoj venas en respondo al raporto publikigita je la 4-a de aprilo en la gazeto The Guardian, kiu asertis, ke la Israela firmao Eilat-Ashkelon Pipeline Co. (EAPC) importas Iranan petrolon de Eŭropaj havenoj, kvankam kontaktoj kun Irano kaj aĉeto de ĝiaj produktoj estas bojkotataj de Israelo. The Guardian, citante Israelan prienergian informilon EnergiaNews, ankaŭ asertis, ke Israelo aĉetas Iranan petrolon en la libera merkato jam de multaj jaroj.
LIBANO - 7-an de aprilo, 2008.
La Libana ĉefministro Fouad Siniora estas en la Egipta ĉefurbo Kairo por renkontiĝi kun la Egipta prezidento Hosni Mubarak pri la situacio en Libano. Sro Siniora diskutas kun Sro Mubarak pri la entuta situacio en Libano kaj la rezulto de la araba pintokunveno kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj en Damasko. Libano estis la sola lando kiu bojkotis la pintokunvenon en Damasko proteste kontraŭ la Siria entrudo en siajn internajn aferojn. La Egipta prezidento Mubarak, la Saŭdaraba Reĝo Abdullah kaj la reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a ankaŭ bojkotis la pintokunvenon sed tamen sendis malaltrangajn delegaciojn.
|
|
|
|
|