Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Ĉu ŝtonmortigo en Irano ?
- Sauda aresto pro terorista komploto
- Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo
- Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako
- Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio
- Ahmadineĵad vizitas Afganion
- Mallonge el Mezoriento...
- Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako
- Malario kaj malfortaj ostoj eble mortigis Tutanĥamonon
- Israelaj restriktoj igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Malario kaj malfortaj ostoj eble mortigis Tutanĥamonon |
Mezoriento - Sciencoj |
EGIPTIO - 18-an de februaro, 2010.
La egipta "knaboreĝo" Tutanĥamono eble mortis pro malario, post kiam tiu malsano elrabis lian korpon, kripligitan de malofta ostomalordo, fakuloj anoncas. La eltrovoj povus nun nuligi konspirajn teoriojn pri murdo. La sciencistoj en Egiptio pasigis la lastajn du jarojn en ekzamenado de la mumiigitaj restaĵoj de la 19-jara faraono per eltiro de lia sangon kaj DNA. Tio ĉi rivelis spurojn de malaria parazito en lia sango, la Revuo de la Usona Kuraca Asocio diras. Ekde kiam eltrovis Howard Carter la sendifektan tombon de Tutanĥamono en la Valo de la Reĝoj en 1922, scienculoj konjektis pri kial la 19-jara "kaboreĝo" mortis tiel juna. Kelkaj kredas, ke li estis mortigita pro falo de lia ĉaro. Aliaj suspektas faŭlan ludadon. Ĉar li mortis tiel juna kaj lasis neniujn heredantojn, scienculoj konjektis ke, male, li eble suferis de malsano kiu kuris en lia familio. La teamo de sciencistoj elektis la restaĵojn de Tutanĥamono kaj 10 aliaj reĝaj mumioj de lia familio - du el ili nun konfirmite per uzo de genetiko estas avino de la juna reĝo kaj plej verŝajne lia patro. Sed ili ja konfirmis, ke la reĝo eble havis ian formon de heredita malsano, malofta ostomalordo kiu influis la formon de lia piedo, nomata "malsano de Kohler" : Li havis kavan piedon kaj spinokurbiĝon. Kvankam tio ĉi ne estis lia finfina defalo, tio tamen klarigus kial inter liaj posedaĵoj estis bastonoj kiuj povis esti uzitaj kiel helpkanoj, diras la esploristoj. Ne longe antaŭ lia morto, la reĝo frakturis sian kruron kaj la sciencistoj pensas, ke tio ĉi estis grava vundo. La osto ne resaniĝis konvene kaj komencis morti. Tio ĉi estus lasinta la junan reĝon malforta kaj malsaniĝema al infekto. Tio, kio kondukis lin al morto, ili kredas, estis apero de malario supre de lia ĝenerala malsana stato. La sciencistoj trovis spurojn de la malaria parazito en la sango de la faraono - la plej malnova mumiigita genetika pruvo por malario en antikvaj loĝantaroj kiujn ni havas. La egipta Doktoro Hawass kaj sia teamo diras : "Subita krurofrakturo eble pro falo eble rezultus en vivo-minaca kondiĉo kiam malaria infekto okazis. Semoj, fruktoj kaj folioj trovitaj en la tombo kaj eble uzitaj kiel kuraciloj subtenas ĉi tiun diagnozon." La Doktoro Bob Connolly, altranga lekciisto en fizika antropologio ĉe la Universitato de Liverpool, mem ekzamenis la mumion de la faraono. Li diris, ke la esploristoj estis nekredeble bonsortaj kiam ili kapablis eltiri la DNA-n por studado. "Li ne estas bele konservita mumio. Tiu mumio estas cindrigita restaĵo. Sinjoro Hawass kaj lia teamo estis nekredeble lertaj kaj bonsortaj fari tion ĉi." Laŭ li, ja eblas, ke la reĝo mortis pro malario, sed li pridubas tion. "Nur ĉar li havis la paraziton en lia sango ne nepre signifas, ke li suferis de malario aŭ mortis pro ĝi. Eble la malsano kaŭzis al li nenian problemon. Mi ankoraŭ pensas, ke li mortis pro falo de lia ĉaro. Lia brusta kavo estis ankaŭ kava en kaj li rompis ripojn." |