eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ekonomiko
Etiopio denove bezonas urĝan asiston Presi Retpoŝtadreso
Afriko - Ekonomiko
ETIOPIO - 22-an de oktobro, 2009.

La etiopia registaro devas baldaŭ konfirmi, ke ĝi bezonas urĝan manĝaĵo-asiston por 6,2 milionoj da homoj. Pro postefikoj de longdaŭra senpluveco kaj nekonstantaj pluvoj sur kultivaĵoj kaj manko da nutraĵo por brutoj. La UN Monda Nutro-Programo (angle WFP) jam alfrontas nesufiĉon de pli ol 85 milionoj da usonaj dolaroj da manĝaĵo por Etiopio ĝis la fino de ĉi tiu jaro.
 
Zimbabvo ne plu uzas sian monon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko
ZIMBABVO - 12-an de aprilo, 2009.

Zimbabvo decidis ne plu uzi sian nacian valuton dum daŭro de minimume unu jaro por provi kontroli la endemian inflacion en la lando, raportas la loka gazetaro. Zimbabvo permesis ekde januaro la uzon de kelkaj fremdaj monunuoj, aranĝo kiu celas bremsi la ĉiam daŭrantan pliiĝon de prezoj kiu atingitas la nekredeblan ciferon de... 230 000 000 % (230 milionoj da %).
 
Etiopio revokas permeson de kafo-eksportantoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko
ETIOPIO - 26-an de marto, 2009.

Laetiopia registaro revokis la licencojn de ses ĉefaj kafo-eksportantoj, akuzante, ke ili akaparas provizojn. Ĝi ankaŭ konfiskis 17 000 tunojn da provizoj de ĉirkaŭ 80 aliaj negocistoj, asertante, ke ili aŭkcie vendas la kafon. La registaro estas zorgigita de la malaltaj vendoj de kafo eksterlanden.
 
Batalĉesigo de petrolmilito en Niĝerio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko

NIĜERIO - 22-an de septembro, 2008.

La "Movado por la Emancipo de la Niĝero Delto" (Mend), armita bando batalanta por petrolriĉaĵoj en suda Niĝerio, deklaris batalhalton. La batalhalto venas post kiam la Mend kondukis "petrolmiliton" kaj faris sinsekvon da atakoj kontraŭ industriaj celoj, precipe kontraŭ la nederlanda Royal Dutch Shell.
 
Ribeluloj en Niĝerio deklaras "petrolmiliton" Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko

NIĜERIO - 15-an de septembro, 2008.

La ĉefa radikala grupo en la delto de la rivero Niĝero deklaris "petrolmiliton" kontraŭ posedaĵoj de petrolkompanioj laborantaj en la regiono. La Movado por la Emancipo de la Niĝero Delto (Mend) diris hieraŭ dimanĉon, ke ĝi eklanĉis "uraganon Barbarossa" kaj detruis petrolduktojn, mortigante 22 niĝeriajn soldatojn.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL