

ZIMBABVO - 12-an de aprilo, 2009.
Zimbabvo decidis ne plu uzi sian nacian valuton dum daŭro de minimume unu jaro por provi kontroli la endemian inflacion en la lando, raportas la loka gazetaro. Zimbabvo permesis ekde januaro la uzon de kelkaj fremdaj monunuoj, aranĝo kiu celas bremsi la ĉiam daŭrantan pliiĝon de prezoj kiu atingitas la nekredeblan ciferon de... 230 000 000 % (230 milionoj da %).
La unia registaro estrata de la opizicia gvidanto Morgan Tsvangirai decidis, ke la preskaŭ senvalora zimbabva dolaro estos reenkondukita kiel valuto de interŝanĝo kiam la landa industria produktado revenos al 60 % de ĝia kapablo, kontraŭ 20 % hodiaŭ. "
La zimbabva dolaro ne plu estos uzita dum almenaŭ unu jaro. Ni ne intencas reenkonduki ĉi tiun valuton momente, ĉar ĝia valoro ne povas est subtenata", raportas la gazeto Sunday Mail citante la ministron pri ekonomia Planado kaj Evoluado, Elton Mangoma.
"
Nia prefero estos certigi al ni, ke nia industrio laboras. Se ni provas reenkonduki la dolaron hodiaŭ, ni alfrontos la saman problemon kiu provokis ĝian malaperon ene de kelkaj semajnoj", li aldonis. Ĵaŭdon, la zimbabva servo de statistiko anoncis, ke prezoj en konsumo malsupreniris en marto, por la tria sinsekva monato post la forlaso de la dolaro.
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.