eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 45
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
RUANDO - 03-an de marto, 2010.

La vidvino de la eksa ruanda prezidento Juvénal Habyarimana, kies murdo ekkaŭzis la fifaman ruandan genocidon, estis arestita en Francio. Agathe Habyarimana estas akuzita de la nuna ruanda registaro, ke ŝi helpis plani la genocidon de 1994, kaj longe estis serĉita de prokuroroj tie. Sinjorino Habyarimana, kiu vivas en Francio de pluraj jaroj, neas la akuzojn.

Pli ol 800 000 Tutsioj kaj moderaj Hutuoj mortis en la masakroj de 1994. Francaj oficialuloj deklaras, ke Agathe Habyarimana estis arestita en la pariza regiono, de policistoj kiuj efektivigis la internacian mandaton pri aresto publikigita de Ruando. Sinjorino Habyarimana, kiu estis hepita en sia forflugo el Ruando de la franca militistaro en la fruaj tagoj de la perforto, serĉis politikan azilon en Francio, sen sukceso.

Ŝia aresto sekvas viziton al la ruanda ĉefurbo lastan semajnon de la franca prezidento Nicolas Sarkozy, kiam li agnoskis, ke Francio - kaj pli larĝe la internacia komunumo - faris "erarojn" pri la genocido. Liaj rimarkoj sekvis jarojn de streĉitaj rilatoj inter la du landoj.
Diplomatiaj rilatoj estis restarigitaj lastan jaron, rompitaj post kiam franca juĝisto diris, ke la ruanda prezidento Paul Kagame instigis la murdon de Habyarimana. Ruando akuzis Francion, ke ĝi armis la Hutuajn miliciojn engaĝiĝintajn en la genocido de 1994.

La advokato de Agathe Habyarimana deklaras, ke ŝia aresto estas rekte ligita al tiu vizito de Nicolas Sarkozy al Ruando. "Vi ne povas ne tiri ligon," diris Philippe Meilhac. "La ekstradicia peto fare de Ruando datiĝas de novembro kaj estis evidente reaktivigita."

Tamen hodiaŭ restas ne klare, ĉu Francio ekstradicios ŝin al Ruando. Francaj juĝistoj ĵus rifuzis sendi tri suspektatojn al Ruando timante, ke ili ne ricevos justan elprovon. Francio, tamen, ekstradiciis suspektatojn al la UN-subtenita ruanda militkrima tribunalo en Arusha, Tanzanio.

La prezidento Habyarimana mortis en aprilo 1994, kiam lia jeto estis frapita de misilo super la flughaveno de la ruanda ĉefurbo Kigali. Etnaj Hutuaj subtenantoj de la prezidento tiame lanĉis la ŝajne antaŭplanataj masakroj.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi