eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Sportoj kaj distraĵoj
Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 22
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
KANADO - 13-an de februaro, 2010.

La Vintraj Olimpiaj Ludoj de la jaro 2010 oficiale malfermiĝis sed la ceremonio estis flankenpuŝita pro la morto de la 21-jaraĝa kartvela luĝisto Nodar Kumaritaŝvili. Li kraŝis ĉe alta rapideco ĉe la Glitcentro de Whistler dum trejnado nur kelkajn horojn antaŭ ol la Ludoj  malfermiĝis. La kartvelja teamanoj, portantaj nigrajn brakbendojn, ricevis staran ovacion ĉe la ceremonio, okazigita en la okcidentkanada urbo Vancouver.
 
Sezama Strato estas 40-jara ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
USONO - 14-an de novembro, 2009.

 
Granda Birdo, Oskar la Graŭĉ, Elmo Monstro kaj la aliaj steluloj "Mupetoj" en Nov-Jorko festis la Tagon de "Sesame Street" (Sezama Strato) kiel usona plej longdaŭra eduka televidprogramo, kiu jam ekzistas de 40 jaroj. La legenda eduka marionetprogramo "Sezama Strato," hejmo de Granda Birdo kaj Elmo, festis sian 40-an datrevenon tiun semajnon.
 
Plej granda pano en la mondo estas usona ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
USONO - 2-an de novembro, 2009.

 
Restoracio en la orienta usona ŝtato de Nov-Hampŝiro rompis la mondan rekordon de la plej granda pano. Matthew Mitnitsky, la posedanto de la manĝejo "Nonni's Italian Eatery" en la urbo Concord, diris, ke la 101-kilograma pano estis konfirmita de la fama Libro de Mondaj Rekordoj Guinness.
 
Fervoruloj aklamas la koncertfilmon pri Mickael Jackson Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
USONO KAJ TUTMONDE  - 28-an de oktobro, 2009.

La dokumentario pri koncertoj de Michael Jackson, "This is it" estas entuziasme akceptita de la fervoruloj de la forpasinta kantisto post sia tutmonda premiero. La filmo estis kunmetita per horoj de scenoj kaj filmeroj en kiuj Michael Jackson provludis por prepari sian revenon al mondaj scenejoj. La gefratoj de Jackson ĉeestis la premieron prezentatan en Los-Anĝeleso, kaj samtempe ankaŭ en 18 aliaj urboj.
 
Nova rikolto da Premioj Oscar en Los-Anĝeleso... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
USONO - 23-an de februaro, 2009.

La brita filmo "Slumdog Millionaire" gajnis la plej altan premion ĉe la Premioj Oscar, gajninte ok premiojn Oscar inter kiuj estas tiu de la plej bona direktoro kaj plej bona filmo. En granda nokto por Britio, Kate Winslet gajnis la Oscar-on por la plej bona aktorino por ŝia rolo en "The Reader" tio estis ŝia sesa kandidatigo. La granda surprizo de la nokto estis Sean Penn, kiu ricevis la premion de la plej bona aktoro por lia rolo kiel geja kampanjanto por rajtoj Harvey Milk.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL