Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| George Michael anoncas novan turneon | ![]() |
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
|
La fama kantisto George Michael anoncas, ke li travojaĝos Usonon kaj Kanadon unuafoje en 17 jaroj. Li malfermos siajn 25 "Live tour" koncertojn en San Diego je la 17-a de junio, kaj finiĝos en Sunrise, Florido, je la 3-a de aŭgusto. La lasta Eŭropa turneo de George Michael prezentis atakon kontraŭ la Usona prezidento George Bush, kiu aperis en pneŭmata formo dum la protesta kanto "Shoot the Dog" (Pafu la Hundon).
La koncertoj, kiuj sekvas Eŭropan turneon en 2006 kaj 2007, ampleksos 22 spektaklojn. George Michael jam havis 10 "Numero Unu" singlojn en Usono, inkluzivantaj tri kun la tiama grupo Wham! kaj du duetojn. Lia lasta Usona Numero Unu estis la dueto de 1991 kun Elton John, "Don't Let The Sun Go Down On Me" (Ne Lasu La Sunon Malsupreniri Sur Min). George Michael faros sian Usonan debuton merkredon 26-an de marto, kiam li ludos sian propran rolon en epizodo de dramo Eli Jones. Ĉiu epizodo de la dramo estas nomita laŭ kanto de George Michael. |



USONO - 25-an de marto, 2008.
