eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Kuba disidento mortas en prizono Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 10
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO - 24-an de februaro, 2010.

Unu el la 65 kubaj "prizonuloj de konscienco" laŭ klasifiko de Amnestio Internacia, Orlando Zapata Tamayo, mortis tiun mardon 23-an de februaro en hospitalo de Havano. Li faris malsatstrikon de pli ol du monatoj por protesti kontraŭ siaj kondiĉoj de malliberigo. Li estas "la unua politika kaptito kiu mortas en malliberejo ekde la komenco de 1970-aj jaroj en Kubo", asertas la Komisiono por Homaj Rajtoj kaj Nacia Repacigo, organizo kontraŭleĝa sed tolerita de la kuba potenco, kiu povis konfirmi lian morton al la familio.

"Tio estas virtuala murdo, kaj eĉ antaŭpensita", deklaris Elizardo Sánchez,  komisionestro, kiu akuzas aŭtoritatojn, ke ili tro prokrastis prizorgon al la disidento malsatstrikanta de pli ol du monatoj, kaj kiu estis translokigita lastan semajnon de la prizono de Camaguey, en la centro de la lando, al hospitalo de Havano. Orlando Zapata, kiu estis membro de kontraŭleĝa organizo pri civita defendo, estis kondamnita en 2003 je 18 jaroj da prizono pro "publika tumulto", laŭ la Komisiono.

La kristana disidento Oswaldo Payá Sardiñas, kiu ricevis la Premion Saĥarov en 2002 de la Eŭropa Parlamento, akuzis kubajn aŭtoritatojn, ke ili "malrapide mortigis ĉi tiun masoniston kaj nigrulon", viktimon, laŭ li, de frapoj kaj rasismaj perfortaj agoj dum lia malliberigo. La ekonomikista disidento Oscar Espinosa Chepe, arestita en 2003 kaj liberigita pro sankialoj, pensas, ke ĉi tiu afero povus denove okazi pro la "tre malbona stato" de la kubaj prizonoj, kie neniu internacia organizo estas akceptita.

Diplomato en posteno en Kubo opinias, ke tiu afero estas tre malbona "por la internacia bildo de Kubo" sed dubas pri tio, ke ĝi alportos modifaĵojn en rilatoj kun la komunisma insulo kiu ĝuas la subtenon de la landoj de Latinameriko.

La prezidentoj brazila Luiz Inacio Lula da Silva kaj venezuela Hugo Chávez alvenis mardon vespere en la kuba ĉefurbo Havano, sen fari ian rimarkon pri la afero. La kubaj aŭtoritatoj, kiuj ankaŭ faris neniun rimarkon, akuzas la disidentojn, ke ili estas "agentoj" aŭ "solduloj" laborantaj por Usono.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi