eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 22-an de januaro, 2010.

La elekto de Barack Obama al la posteno de prezidento de Usono en novembro de 2008 kunrespondis al grandaj elektaj venkoj por lia partio (la liberala Demokrata Partio).  Baldaŭ post lia elekto, senatano de la rivala konservativa Respublikana Partio Arlen Specter aliĝis al la Demokrata Partio, donante al Obama centmembran Senaton de 58 demokratanoj, 2 demokratemaj “sendependuloj,” kaj 40 respublikanoj.  Tiu proporcio tre promesis helpi al Obama, ĉar ĝi permesas, ke la Senato kreu leĝojn sen minaco de respublikana “filibustero.”*

Ĉi tiu sitacio helpis, ke Obama atingu multe da politikaj venkoj frue en sia unua jaro kiel prezidento, inkluzivante ĉefe la pason de sepcentmiliarddolara ekonomikstimulprogramon.  Tamen, malgraŭ ĉi tiuj venkoj, kelkaj seriozaj malhelpaĵoj malhelpos lin dum la nova jaro. Eble ĉefa estas la daŭranta degenero de la ekonomio: li elektiĝis ĉefe ĉar la publiko fidis je li pli ol je lia rivalo, la senatano John McCain, por ripari la ekonomion.  Ju pli la nivelo de senlaboreco daŭre plialtiĝos, des pli da popola subteno li perdos.

Aldone, la politika bazo de la Respublikana Partio, spronita ege de la protestoj kontraŭ Obama “teaj rendevuoj,” regajnis multe da la fervoro, kiun ĝi perdis antaŭ la elekto de Obama (dum la elektoj de 2008, la fervoro de la demokratanoj tre superis tion de la respublikanoj).  Renovigita fervoro de la respublikanoj kunrespondas al kreskanta ĉagreno de la demokratanoj: dum la pasinta jaro Obama kaj siaj kongresaj aliancanoj ne sukcesis reformi la sansistemon, tre seniluziigante la bazon de lia partio.

Ĉu Obama sukcesos dum la nova jaro, aŭ ĉu ĉi tiuj malhelpaĵoj malebligos, ke li plu daŭrigos siajn reformajn celojn?  Neniu certe scias, sed preskaŭ ĉiuj konsentas, ke la politika klimato ŝanĝiĝis de sia demokratema pinto de 2008.  Jam, la 19-an de januaro, ĉi tiu kombinaĵo de malbona ekonomio, reekscitita Respublikana Partio, kaj senrevigita Demokrata Partio rezultis en surpriza respublikana venko en speciala senata elekto en Masaĉuseco, unu el la plej demokratemaj ŝtatoj de Usono.


NB : * Filibustero estas politika ago, en kiu senatano malebligas, ke proponita leĝo iĝu oficiala, per senĉese paroli.  Nur la voto de 60 senatanoj povas “rompi” filibusteron.

Artikolo sendita al ni de Noah Savage.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi