| Afriko - Sportoj kaj distraĵoj |
  SUDAFRIKO - 13-an de julio, 2010.
senbrida
sturmanta
baŭmanta |
|
Povus esti iom troigite sugesti, kiel la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, faris, ke Sudafriko gastiganta la turniron de Monda Futbalpokalo estis "triumfo por homeco." Pli certe tio estis triumfo por Sudafriko mem, ĝenerale aklamita sekve de la dimanĉa finalo, pro tio, ke sukcese okazigis tiu lando la tutmondan sportan spektaklon malgraŭ sia perforteca pasinteco kaj siaj restantaj problemoj.
|
|
| Afriko - Kulturo |
  UGANDO - 17-an de marto, 2010.
La tomboj de ugandaj regionaj reĝoj estis ruinigitaj de fajrego, incitante protestojn pro asertoj de krimbruligo. Policistoj estis deplojitaj trans la ĉefurbo, Kampalo, por subpremi la agitadon. Ĝis nun ne estis trovite, kio startigis la fajregojn.
|
| Afriko - Sciencoj |
  DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO - 15-an de marto, 2010.
Vastega detruo de arbaroj rivelis ion, kio povus esti giganta kratero en Centra Afriko, sciencistoj anoncas. La 36-46-km-larĝa spuro, identigita en la Demokratia Respubliko Kongo, povas esti unu el la plej grandaj tiaj strukturoj eltrovitaj en la lasta jardeko. Italaj esploristoj konsideris aliajn devenojn por la ringo, sed diris, ke ĉi tiuj estas neverŝajnaj.
|
| Afriko - Socio |
  NI ĜERIO - 08-an de marto, 2010.
Proksimume 500 homoj estis murditaj en semajnfina venĝa atako, sekve de interreligiaj bataloj proksime al la urbo de Jos en Niĝerio, oficialuloj anoncas. La cifero antaŭe estis taksita je 100 sed estas ĉiam malfacile konfirmi la ekzaktan nombron de viktimoj. Lokaj oficialuloj diris, ke dekduoj de arestoj estis faritaj.
|
| Afriko - Politiko |
  TOGOLANDO - 07-an de marto, 2010.
La ĉefa kontraŭstara partio en Togolando diras, ke ĝi ne agnoskas la rezulton de la balotado kiu revenigis la prezidenton Faure Gnassingbe al potenco. La "Unio de Fortoj por Ŝanĝo" (france UFC) diris, ke estis vasta fraŭdo kaj ĝi planas defii la rezulton en Konstitucia Tribunalo de la lando. La opozicia partio deklaris, ke sia gvidanto, Jean-Pierre Fabre, gajnis la voĉdonadon kaj formos la sekvantan registaron.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |