Afriko - Socio |
  NI ĜERIO - 08-an de marto, 2010.
Proksimume 500 homoj estis murditaj en semajnfina venĝa atako, sekve de interreligiaj bataloj proksime al la urbo de Jos en Niĝerio, oficialuloj anoncas. La cifero antaŭe estis taksita je 100 sed estas ĉiam malfacile konfirmi la ekzaktan nombron de viktimoj. Lokaj oficialuloj diris, ke dekduoj de arestoj estis faritaj.
|
|
Afriko - Socio |
  UGANDO - 11-an de decembro, 2009.
Ugandaj deputitoj voĉdone elektis malpermeson de mutilo de la seksaj organoj ĉe virinoj, ankaŭ nomata " virina cirkumcido". Iu persono juĝita kulpa pri la praktiko fortranĉi fraŭlinan klitoron, alfrontos 10 jarojn en prizono, aŭ vivdaŭran malliberigon se viktimo mortas.
|
Afriko - Socio |
  SOMALIO - 26-an de novembro, 2009.
Islamismaj insurekcianoj kiuj regas en grandaj partoj de suda Somalio petis al la Monda Nutro-Programo (angle WFP) de la Unuiĝintaj Nacioj halti importadon de varoj en la landon. La grupo al-Ŝabab publikigis komunikaĵon en kiu ĝi diras, ke la WFP komencu aĉeti varojn al somaliaj kultivistoj, ĉar amasa importado ruinigis lokan agrikulturon.
|
Afriko - Socio |
  KENJO - 29-an de oktobro, 2009.
Kenjo intencas efektivigi nombradon de sia geja loĝantaro, provante fortikigi la batalon kontraŭ Aidoso, malgraŭ tio, ke samseksemeco estas kontraŭleĝa en la lando. Nicholas Muraguri, estro de "Nascop", kenja programo de lukto kontraŭ Aidoso, diris, ke la registaro devu etendi la manon al la geja komunumo. Li diris, ke gejuloj suferas mankon de informoj pri la malsano.
|
Afriko - Socio |
  MAROKO - 21-an de septembro, 2009.
Marokanino, kiu provis abolicii la malpermeson manĝi publike dum la periodo de Ramadano, la Islama monato de fastado, nun alfrontas minacojn de mortigo. Umar kaj ŝiaj ses kolegoj, deklaras, ke ili ne estas oponantoj de Islamo, sed ili estis detenataj ekde dimanĉo ĉar ili volis manĝi tage en publika loko.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |