eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Aĉetu surloke, Islamisma somalia grupo diras Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
SOMALIO - 26-an de novembro, 2009.

 
Islamismaj insurekcianoj kiuj regas en grandaj partoj de suda Somalio petis al la Monda Nutro-Programo (angle WFP) de la Unuiĝintaj Nacioj halti importadon de varoj en la landon. La grupo al-Ŝabab publikigis komunikaĵon en kiu ĝi diras, ke la WFP komencu aĉeti varojn al somaliaj kultivistoj, ĉar amasa importado ruinigis lokan agrikulturon.

Analizistoj
diras, ke al-Ŝabab tiel esperas akceli sian subtenon en agrikulturaj lokoj. Senpluveco kaj milito postlasis pli ol 109 000 junaj infanoj dependantaj de nutrocentroj kiujn estras la WFP. La UN taksas, ke duono de la popolo loĝanta en centra kaj suda Somalio - lokoj plejparte regataj Islamismaj batalantoj - nun bezonas nutraĵan asiston. Sed la WFP-n trafis atakoj plurfoje, fare de insurekcianoj.

Kaj la programo ankaŭ estis devigita fermi nutrocentrojn pro manko de financoj, pro strikta usona embargo. Komunikaĵo de al-Ŝabab diris, ke la WFP devu malplenigi ĉiujn siajn staplojn ne pli malfrue ol la fino de la jaro, kaj avertis lokajn entreprenojn, ke ili devu forlevi kontraktojn kun la WFP. "La alporto de grandegaj kvantoj de senpaga manĝaĵo, kaj specife dum la rikoltosezono, ruinigas la agrikulturan industrion en Somalio," la komunikaĵo diris. "Estis decidite, ke la WFP devu tuj ĉesi alporti manĝoporciojn el ekster Somalio kaj sekve aĉeti manĝaĵojn de somaliaj kultivistoj, kaj poste, ke manĝaĵoj estos distribuitaj al senhavuloj en Somalio."

Somalio
estas sen efika nacia registaro ekde 1991. Islamismaj grupoj interalie al-Ŝabab firme intencas entrudi malcedeman interpreton de Islama juro kaj ekregis en la plimulto de la suda kaj centra partoj de la lando.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi