Afriko - Politiko |
  TOGOLANDO - 07-an de marto, 2010.
La ĉefa kontraŭstara partio en Togolando diras, ke ĝi ne agnoskas la rezulton de la balotado kiu revenigis la prezidenton Faure Gnassingbe al potenco. La "Unio de Fortoj por Ŝanĝo" (france UFC) diris, ke estis vasta fraŭdo kaj ĝi planas defii la rezulton en Konstitucia Tribunalo de la lando. La opozicia partio deklaris, ke sia gvidanto, Jean-Pierre Fabre, gajnis la voĉdonadon kaj formos la sekvantan registaron.
|
|
Afriko - Politiko |
  RUANDO - 03-an de marto, 2010.
La vidvino de la eksa ruanda prezidento Juvénal Habyarimana, kies murdo ekkaŭzis la fifaman ruandan genocidon, estis arestita en Francio. Agathe Habyarimana estas akuzita de la nuna ruanda registaro, ke ŝi helpis plani la genocidon de 1994, kaj longe estis serĉita de prokuroroj tie. Sinjorino Habyarimana, kiu vivas en Francio de pluraj jaroj, neas la akuzojn.
|
Afriko - Politiko |
  SUDANO - 24-an de februaro, 2010.
La sudana prezidento Omar al-Baŝir subskribis interkonsenton pri batalhalto kun unu el la ĉefaj ribeluloj de Darfur, la kapo de la grupo nomata "Movado pri Justico kaj Egaleco" (Jem). La interkonsento pri potenco-divido subskribita en Kataro estas vidita kiel grava paŝo al paco, kvankam la alia ĉefa ribela grupo rifuzis eniri paroladojn. La grupo Jem diris, ke ĝin nun respektos batalhalton, ekde noktomezo loka tempo.
|
Afriko - Politiko |
  NI ĜERO - 19-an de februaro, 2010.
Puĉo okazis en Niĝero kaj la prezidento estis kaptita post pafila batalo en la ĉefurbo, Niameo. En televida anonco, proparolanto por la komplotantoj anoncis, ke la konstitucio de Niĝero estas interrompita kaj ĉiuj ŝtataj institucioj solvitaj. La militistaro trudis elirmalpermeson kaj fermis la landlimojn de la lando.
|
Afriko - Politiko |
  EBURA BORDO - 13-an de februaro, 2010.
La prezidento de Ebura Bordo Laurent Gbagbo dis solvis la registaron kaj balotadan komisionno, pridubigante pri kiam la jam longe prokrastitaj balotadoj okazos. Li petis al la ĉefministro Guillaume Soro formi novan registaron. Sro Gbagbo akuzis la balotadan komisionon pri fraŭda provo aldoni pli ol 400 000 homoj al la definitiva nomaro de voĉdonantoj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |