eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Gvinea militista registaro proponas transiran registaron Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
GVINEO - 14-an de novembro, 2009.

 
La gvinea reganta militista registaro proponis la kreon de transira registaro en kiu la nuna gvidanto de la militista registaro, Kapitano Moussa Dadis Camara plu regos, lasante tiel malgrandan amplekson por kompromiso kun la landa kontraŭstaro. La proponoj estis transdonitaj al la prezidento de  Burkino Blaise Compaoré kiu mediacias en intertraktoj kun la gvinea kontraŭstaro, post kiam soldataro lojala al la militista registaro en septembro masakris pli ol 150 homoj.

La mortigoj okazis ĉe amaskunveno en la stadiono de Konakrio, tiam organizita por alvoki al Camara ne esti kandidato en balotadoj en januaro. En 10-paĝa dokumento, reprezentantoj de la militista registaro proponis la instalon de ĉefministro nomumita interkonsente "sub la aŭtoritato de la prezidento Moussa Dadis Camara," deklaris Idrissa Cherif, speciala konsilisto de la militista registara ĉefo.

Cherif estas unu el 26-membra delegacio sendita de la militista registaro al intertraktoj kun la burkina prezidento Compaoré, kiu renkontis la opozicion pasintsemajne. La teamo de la Nacia Konsilio por Demokratio kaj Evoluado (france CNDD), kiel la militista registaro sin mem nomas, estas gvidata de la konstanta sekretario de la CNDD, la Kolonelo Moussa Keita. Pasintsemajne la gvinea opozicio tenadis diskutojn kun Compaoré kaj alvokis al la likvido de la militista registaro, kiu ekkaptis potencon je la fino de la pasinta jaro, kaj al la foriro de Camara.

La
opoziciaj fortoj diras, ke almenaŭ 157 homoj mortis en la masakro kaj pli ol 1 200 estis vunditaj, inter alie multaj virinoj kiuj estis seksperfortitaj publike. La militista registaro agnoskas, ke 56 personoj estis mortigitaj kaj anoncis enketon, paralele kun unu alia lanĉita de la Unuiĝintaj Nacioj. Ekde la mortigoj, la kontraŭstaro sistemece rifuzis sperti iun interkonsenton kun la militista registaro.

Ankaŭ legu : 
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi