Afriko - Mallonge |
 DR KONGO - 31-an de oktobro, 2008.
Furioza batalado inter registaro kaj ribelulaj fortoj en la Demokratia Respubliko de Kongo kaŭzis humanitaran katastrofon, la Ruĝa Kruco diras. Diplomata klopodo ekkomenciĝas por ĉesigi la krizon, kiu minacas superbordiĝi en najbara Ruando. Streĉa batalhalto daŭras en la orienta urbo Goma, kien 250 000 homoj fuĝis kiam ribeluloj antaŭeniris.
|
Afriko - Mallonge |
ZIMBABVO - 17-an de aprilo, 2008.
La opozicio petas estigon de internacia krimtribunalo por Mugabe.
La zimbabva opozicio petis al la sudafrika prezidento Thabo Mbeki interveni kiel mediaciisto sekve de la balotada krizo. La zimbabva registaro antaŭe akuzis Sron Tsvangirai pri perfido. Mr Tsvangirai asertas, ke li gajnis la lastatempan prezidentelekton. La rezultoj ankoraŭ ne estas publikigitaj. Li diris dum gazetara konferenco en Johannesburg : "Ni volas danki al la prezidento Mbeki por ĉiuj liaj penoj sed la prezidento Mbeki devas esti sendevigita je siaj devoj." Li aldonis, ke la zimbabva prezidento Robert Mugabe "ellasis orgion de perforto kontraŭ la homoj". Sro Tsvangirai, gvidanto de la opozicia partio MDC diris, ke la Unuiĝintaj Nacioj devus pripensi la kreadon de tribunalo pri internaciaj krimoj por juĝi fitraktojn de homaj rajtoj en Zimbabvo, kiu similus al tiuj en Siera-Leono kaj la Demokrata Respubliko de Kongo. "Jam nun, nia popolo estas murdita, hejmoj bruligitaj, infanoj molestitaj, virinoj seksperfortitaj," li diris.
KENJO - 17-an de aprilo, 2008.
Opoziciestro Odinga faras ĵuron de enoficiĝo.
La kenja opoziciestro Raila Odinga oficiale fariĝis ĉefministro post ĵuro de enoficiĝo de sia koalicia kabineto de ministroj. La ministerioj estas kerna elemento de la interkonsento pri la divido de potenco kun la prezidento Mwai Kibaki por ĉesigi la postvoĉdonan krizon. Proksimume 1500 homoj mortis kaj 600 000 fuĝis siajn hejmojn en perforto post la disputata prezidenta voĉdonado en decembro. Sro Odinga, kies Oranĝa Demokrata Movado (ODM) estas la plej granda partio en parlamento, diris, ke la prezidentelekto estis falsita favore al Sro Kibaki. La rivaloj subskribis interkonsenton en februaro kiu preskribas egalajn porciojn de potenco. Li diris, ke la plej alta prioritato de sia kabineto estos reloĝigi tiujn, kiuj ankoraŭ loĝas subĉiele pro la perfortoj, kaj omaĝis al la "pacienco" de la kenjaj homoj dum la intertraktadoj. Li promesis "novan, ĉiesan Kenjon". "Ni povas aktuale forsendi la Kenjajn pasintajn malsukcesojn de granda korupto kaj granda tribalismo al niaj historilibroj." La ceremonio estis prezidita de la prezidento Kibaki ĉe Ŝtata Domo, la oficiala loĝejo.
|
Afriko - Mallonge |
ZIMBABVO - 10-an de aprilo, 2008.
Najbarlandoj maltrankviliĝas pri situacio en Zimbabvo.
Zambio alvokas al urĝa kunveno de sudaj Afrikaj gvidantoj pri la prokrasto de rezultoj de la Zimbabva prezidenta voĉdonado. La anonco de la Zambia prezidento Levy Mwanawasa indikas la unuan movon de Zimbabvaj najbaroj por enmiksiĝi ekde la balotadoj. La estro de la Sudafrika reganta partio Jacob Zuma kritikis la 11-tagan prokraston de anonco de rezultoj. Lia sinteno kontrastas kun tiu de la Sudafrika prezidento Thabo Mbeki, kiu alvokis al pacienco. La prezidenta kaj parlamenta balotadoj estis organizitaj je la 29-a de marto, sed la prezidentaj rezultoj ankoraŭ ne estas publikigitaj. La partio de la prezidento Robert Mugabe, la Zanu-PF partio perdis sian plimulton en parlamento unuafoje ekde sendependeco en 1980. La opozicia partio - Movado por Demokrata Ŝanĝo (MDC) - ankoraŭ esperas, ke proceso en la Supera Tribunalo kondukos al la tuja publikigo de la prezidentbalotaj oficialaj rezultoj.
EGIPTIO - 10-an de aprilo, 2008.
Mistrakto de Kopta gvidanto en Londona flughaveno.
La Egipta registaro plendis kontraŭ la personaro de la Londona flughaveno Heathrow, kiu insistis, por ke la gvidanto de la Egipta Kopta Eklezio trairu metaldetektilon. La Egipta ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la maniero laŭ kiu la 84-jaraĝa Papo Shenouda la 3-a, Patriarko de la Kopta Ortodoksa Eklezio, estis traktita estas "neakceptebla". Ĝi aldonis, ke la Papo Shenouda estis devigita travivi korpan serĉon, sed la personaro retiriĝis kiam la kleriko malakceptis. La kleriko estas la spirita gvidanto de la 7,5 milionoj da Egiptaj Koptaj Kristano.
|
Afriko - Mallonge |
ZIMBABVO - 8-an de aprilo, 2008.
Perforto erupcias post la balotado.
Almenaŭ 80 Zimbabvaj opoziciaj aktivuloj estis atakitaj de aliancanoj de la registaro en diversaj partoj de la lando, la opozicio diras. La atencoj okazis en la orienta provinco de Manicaland kaj okcidenta provinco Matabeleland. La kampanjo de la balotado ĉi tiun jaron estis relative paca ĝis nun. Juĝisto konsentis aŭdi opozician peton, ke la rezultoj de la pasintmonata prezidentelekto estu rekalkulataj. La prezidento Robert Mugabe kaj sia partio Zanu-PF postulis renombradon de la voĉdonoj, dum la polico arestis almenaŭ sep balotadajn respondeculojn, akuzitaj pri subkalkuloj de balotoj por la Zimbabva delonga gvidanto.
KENJO - 8-an de aprilo, 2008.
Perfortaj manifestacioj.
Perforta manifestacio erupciis en la Kenja ĉefurbo, Najrobo, unu tagon post kiam prelego pri la divido de potenco por nova registaro misfunkciis. Subtenantoj de la opozicio en la Kibera domaĉaro blokis vojojn, bruligis barikadojn kaj ĵetis ŝtonojn al la polico. La opoziciestro Raila Odinga retiriĝis el intertraktoj kun la prezidento Mwai Kibaki, akuzante, ke li malplenumis interkonsenton pri nova kabineto. Sro Odinga ankaŭ akuzas Sron Kibaki, pri lia volo, ke plena potenco restu ekskluzive ĉe la Kenja prezidento. La prezidento esprimis surprizon ĉe la akuzoj, ĉar li diris, ke la du viroj preskaŭ kompletigis iliajn diskutojn.
SOMALIO - 8-an de aprilo, 2008.
Piratoj ekkaptas Francan ŝipon.
Franca luksa trimasta jakto kiu iris reen al la Mediteraneo veninte el la Sejŝeloj estis kaptita kun sia skipo de 22 Francaj civitanoj kaj 10 aliuloj, ŝajne Ukrainoj kaj Koreoj. La kaptita jakto povas enteni 64 pasaĝerojn kaj estas destinita por krozvojaĝoj, sed ne estas pasaĝeroj momente. La "Ponant" estis surŝipiĝita de piratoj en la Golfo de Adeno vendredon 4-an de aprilo kaj nun estas laŭ lastaj informoj ankrita en Somalio. Francio diras, ke ĝi ekkontaktis la Somalajn piratojn kiuj kaptis la luksan Francan jakton kaj ĝian skipon. La ministro pri Eksterlandaj Aferoj Bernard Kouchner asertas, ke ĉio estos farita por eviti sangoverŝon kaj ne rifuzas konsideri pagon por liberigi la skipon. "Ni ekkomunikiĝis kaj la afero povus daŭri longe," Sro Kouchner diris al Franca nacia radioelsendo France Inter. La Franca ministro pri Defendo Hervé Morin antaŭe diris, ke milita operaco por liberigi la skipmembrojn nur estos provita se ilia sekureco povos esti certigita. Somaliaj marbordoj interalie troviĝas en la monda plej danĝeraj. Pli ol 25 ŝipoj estis kaptitaj de piratoj tie en 2007.
|
|
|