eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
ARGENTINO - 15-an de julio, 2010.

 
Argentino fariĝas la unua lando en Latinameriko kiu laŭleĝigas samseksan edziĝon post kiam la Senato voĉdonis favore al tiu leĝpropono. La nacia Ĉambro de Deputitoj jam antaŭe aprobis la leĝon. La voĉdono en la Senato, kiu legitimis la leĝproponon de nur ses voĉdonoj, okazis post 14 horoj de foje pasia debato.

La
leĝo, kiu ankaŭ permesas al samseksaj paroj adopti, kunsidis kun furioza kontraŭstaro de la Katolika Eklezio kaj aliaj religiaj grupoj. La leĝo, subtenata de la prezidentino Cristina Fernández kaj sia maldekstracentra registaro, pasis kun 33 voĉdonoj kontraŭ 27 kaj tri sindetenoj.

Ekster
la Kongreso, kie la debato daŭris en la fruaj horoj de la tago, subtenantoj kaj oponantoj de la leĝo okazigis  rivalajn manifestaciojn. "Preskaŭ ĉiuj politikaj kaj sociaj personaĵoj eldiris sian opinion favore al geedziĝa egaleco," diris Maria Rachid, prezidantino de la Argentina Federacio de Lesbaninoj, Gejoj, Ambaŭseksemuloj kaj Transseksuloj. "Kaj ni esperas, ke la Senato reflektas ĉi tion kaj, ke Argentino, ekde hodiaŭ, estos lando pli ĝusta por ĉiuj familioj," ŝi aldonis al la Associated Press.

Ines
Frank, membro de grupo nomata "Argentinaj Familioj", diris, ke la kontraŭstaro ne estas diskriminacio "ĉar la esenco de familio estas inter du personoj de du malsamaj seksoj".

Estas
kelkaj gejaj edziĝoj lastatempe en Argentino, el kiuj kelkaj estis nuligitaj de la Supera Kortumo, estigante sekve laŭleĝan polemikon. Civilaj partnerecoj inter personoj de sama sekso estas laŭleĝa en la ĉefurbo Bonaero kaj en iuj aliaj provincoj sed ĝis nun ne estis leĝo por reguligi ĝin ĉe landolarĝa nivelo.

La argentina
ĉefurbo estas ĝenerale konsiderata kiel la plej geja-amika urbo en Latinameriko. Bonaero estis la unua Latinamerika urbo kiu  laŭleĝigis samseksajn pariĝojn. Samseksaj civilaj partnerecoj ankaŭ estas laŭleĝaj en Urugvajo kaj kelkaj ŝtatoj en Brazilo kaj Meksiko, dum geja edziĝo estas laŭleĝa en Meksikurbo.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi