eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Evo Morales reelektita prezidento de Bolivio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Politiko
BOLIVIO - 07-an de decembro, 2009.

La prezidento Evo Morales postulas venkon en la bolivia prezidentelekto kaj plejcerte iĝos denove prezidento por dua kvinjara mandato. Postbalotaj sondoj sugestas, ke la unua indiĝena gvidanto de Bolivio ricevis almenaŭ 61% de voĉdonoj, kaj venkas kontraŭ siaj konservativaj rivaloj. Sro Morales, kiu devontigis sin vastigi ŝtatan regon super la ekonomio, diris, ke hodiaŭ estas sia devo "akceli la rapidecon de ŝanĝo".

Antaŭa referendumo legitimis ŝanĝojn kiuj nun permesas al prezidentoj serĉi duan mandaton. Sro Morales, 50-jaraĝa, gajnis inter 61% kaj 63% de la voĉdonoj, tiel evitante eliminan balotadon, laŭ postbalotaj sondoj. Ili indikas, ke lia ĉefa rivalo Manfred Reyes Villo, siatempa guberniestro, ricevis proksimume 23%. La postbalotaj sondoj ankaŭ sugestas, ke la prezidento ekregos la Superan Ĉambron de Kongreso ĝis nun tenita de la kontraŭstaro.

Sro
Morales diris, ke "Nun mi tenas du trionojn de la Kongreso, kaj nun estas mia devo akceli la rapidecon de ŝanĝoj". Oficialaj rezultoj estas atenditaj en la venontaj tagoj. Fremdaj observantoj laŭdis la balotadon por sia malkaŝemeco kaj justeco. Sro Morales tenas sian ĉefan subtenbazon inter malriĉaj indiĝenaj homoj kiuj konsistigas 65% de la loĝantaro, kontraste kun liaj kontestantoj. "Li ŝanĝas aferojn. Li helpas la malriĉulojn kaj konstruas aŭtovojojn kaj lernejojn," diras multaj voĉdonintoj al fremdaj reporteroj.

Analizistoj
diras, ke la venko por Sro Morales firmigos lian superregadon en la bolivia politiko kaj malfortigos la konservativan opozicion, kiu estas ligita al la komerca elito.

Lia
alia kontestanto estis Samuel Doria Medino, riĉa komercisto. Ambaŭ kontestantoj akuzis Sron Morales, ke li havas "totalismajn" ambiciojn por la lando, kaj ke li responsas pri la leviĝo de kokainproduktado. Sro Morales diris al amasoj ĉe lia fina elektokampanja amaskunveno : "Estas du vojoj: daŭra ŝanĝo aŭ reveno al la pasinteco."
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi