eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Frapis Haition fortega tertremo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Natura medio
HAITIO - 14-an de januaro, 2010.

 
Terura fortega tertremo frapis la landon Haition lastan mardon 12-an de januaro. Haitiaj ŝtatoficistoj diras, ke la nombro de mortintoj de tiu tertremo, kiu atingis la fortecon 7.0 laŭ la skalo de Richter, povus superi 100 000. La landa ĉefurbo, Portoprinco, restas aktuale sen akvo nek elektro.

La
lando estas en ekstrema bezono, dum savistoj venintaj el multaj landoj de la mondo kaj ankaŭ veturiloj forigas la derompaĵojn de disfalintaj konstruaĵoj kaj aliaj strukturoj. Homoj estas mane fosantaj tra la ruboj, serĉante supervivintojn kaj korpojn. La haitia prezidento René Préval alvokis al la internacia komunumo alporti sukuradon kaj helpon por la disfalinta ĉefurbo. "Ni bezonas medikamentojn. Ni bezonas sukuradon ĝenerale," Sinjoro Préval diris al CNN. "La hospitaloj disfalis."

La haitia
ĉefkonsulo en Usono, Félix Augustin, diris, ke laŭ li pli ol 100 000 homoj mortis en Portoprinco kiu "estis tute alniveligita kun la tero" pro la ruiniga tertremo. La epicentro de la tertremo troviĝis nur 15 kilometrojn sudokcidente de la ĉefurbo kaj povis esti forte sentita eĉ tiel fore kiel en orienta Kubo, la usona Geologia Enketoficejo raportis.

Profesoro
pri geofiziko en la Departemento pri Teraj Sciencoj ĉe la Universitato de Durham en Anglio, Roger Searle, diris, ke la kombinaĵo de la tertrema forteco kaj geografia malprofundeco de la regiono donis al tiu ĉi tertremo la efikon de kelkaj atomaj bomboj. "La plej grava afero kiun vi povas nun fari ne estas sendi provizojn, sed sendi monon" al humanitaraj organizoj, dir la Speciala Sendito al Haitio de Unuiĝintaj Nacioj, Bill Clinton.

Ĉinio jam sendis savistarojn, kubaj kuracistoj estas survoje por trakti la vunditojn, Hispanio dediĉis 4,35 milionojn da usonaj dolaroj al la savoperacoj. Rusio sendas batalejan hospitalon, dum Francio kaj Islando sendas humanitarajn flugojn. La Ruĝa Kruco raportis, ke unu triono de la tuta haitia loĝantaro de proksimume 3 milionoj da homoj suferas la postefikojn de la tertremo.
 
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2010-01-20 18:11 Sekve de tio la Prezidento de Senegalio ĵus proponis, ke oni transloĝiĝu ĉiujn haitianojn al Afriko … Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi