Sportoj kaj distraĵoj
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
  USONO - 13-an de januaro, 2009.
Kate Winslet gajnis du premiojn ĉe la ceremonio de la "Golden Globe" en Los-Anĝeleso. Ŝi gajnis la premion de la plej bona aktorino por ŝia rolo en "Revolutionary Road" kaj plej bona kromaktorino por "The Reader". "Ĉu ĉi tio estas vere okazanta ?" ŝi demandis kiam ŝi ricevis ŝian duan premion. "Slumdog Millionaire" estis deklarita plej bona filmdramo. Heath Ledger ricevis postmortan premion kiel aktoro en "Dark Knight", dum Mickey Rourke ericevis la premion de la plej bona aktoro en dramo por "The Wrestler".
|
|
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
  USONO - 21-an de novembro, 2008.
Antaŭ okdek jaroj, vestoportanta ronĝulo nomata "Mickey Mouse" faris sian vojon sur la arĝenta ekrano, kiam "Steamboat Willie" faris sian kinodebuto ĉe la Colony Theater en Nov-Jorko. Tiu tago, la 18-an de novembro 1928, estas ĝenerale konsiderata la oficiala naskotago de Miĉjo Muso, laŭ la esperantlingva nomo, kvankam li naskiĝis el la imagpovo de Walt Disney kelkajn monatojn antaŭ la filmodebuto kaj ankaŭ rolis en mallonga animacia filmo nomata "Plane Crazy" , kiu estis farita antaŭ "Steamboat Willie" sed aperis surekrane poste.
|
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
|
USONO - 25-an de marto, 2008.
La fama kantisto George Michael anoncas, ke li travojaĝos Usonon kaj Kanadon unuafoje en 17 jaroj. Li malfermos siajn 25 "Live tour" koncertojn en San Diego je la 17-a de junio, kaj finiĝos en Sunrise, Florido, je la 3-a de aŭgusto. La lasta Eŭropa turneo de George Michael prezentis atakon kontraŭ la Usona prezidento George Bush, kiu aperis en pneŭmata formo dum la protesta kanto "Shoot the Dog" (Pafu la Hundon).
|
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
|
USONO - 25-an de februaro, 2008.
"No country for old men" (Neniu lando por maljunuloj) gajnis kvar premiojn Oscar, inkluzivante plej bonan filmon kaj plej bonan direktoron, kune premiitaj estis la fratoj Joel kaj Ethan Coen. La Hispana Javier Bardem gajnis la premion de la plej bona kromaktoro por sia rolo kiel murdisto en la filmo.
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |