Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Oscar 2008 | ![]() |
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
|
"No country for old men" (Neniu lando por maljunuloj) gajnis kvar premiojn Oscar, inkluzivante plej bonan filmon kaj plej bonan direktoron, kune premiitaj estis la fratoj Joel kaj Ethan Coen. La Hispana Javier Bardem gajnis la premion de la plej bona kromaktoro por sia rolo kiel murdisto en la filmo. Ĉiuj premioj iris al Eŭropo, kun Britaj gesteluloj Daniel Day-Lewis kaj Tilda Swinton, kiuj gajnis la premiojn de plej bona aktoro kaj plej bona kromaktorino respektive. La Franca Marion Cotillard gajnis la premion de la plej bona aktorino por sia rolo en la Franca filmo "La Môme", eksterlande konata sub la titolo "La Vie en Rose" (La vivo rozkolore). "Mi restas tute muta fakte," diris Cotillard, kiu ludis legendan kantistinon Edith Piaf en la filmo."Dankon al la vivo ! Dankon al la amo !Vere estas anĝeloj en ĉi tiu urbo." ŝi aldonis. Ŝi fariĝas la dua virino kiu iam ajn gajnas la premion por neangleparolanta rolado. Day-Lewis, kiu ricevis la statueton Oscar de Dame Helen Mirren, ŝercis dirante "tio estas la fojo kiam mi povos alproksimiĝi kavalirecon". |



USONO - 25-an de februaro, 2008.