Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Mickey Mouse estas 80-jaraĝa ! | ![]() |
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
USONO - 21-an de novembro, 2008.Antaŭ okdek jaroj, vestoportanta ronĝulo nomata "Mickey Mouse" faris sian vojon sur la arĝenta ekrano, kiam "Steamboat Willie" faris sian kinodebuto ĉe la Colony Theater en Nov-Jorko. Tiu tago, la 18-an de novembro 1928, estas ĝenerale konsiderata la oficiala naskotago de Miĉjo Muso, laŭ la esperantlingva nomo, kvankam li naskiĝis el la imagpovo de Walt Disney kelkajn monatojn antaŭ la filmodebuto kaj ankaŭ rolis en mallonga animacia filmo nomata "Plane Crazy", kiu estis farita antaŭ "Steamboat Willie" sed aperis surekrane poste. Miĉjo Muso estis kreita preskaŭ akcidente : la tutunua trukfilma personaĵo de Walt Disney estis kuniklo nomita Oswald, sed la viro kiu fine atingis la rangon de supera forto en tutmonda distraĵo perdis siajn rajtojn sur la kuniklo en 1927 kaj devis reveni labori al sia desegnotablo. Li ellaboris muson, kiun li volis nomi Mortimer. Laŭ populara legendo, lia edzino preferis la nomon Mickey, kaj Walt Disney akceptis ŝian elekton. La scenaro de "Steamboat Willie" estas iom malsolida, politike ofendema kaj prezentas mallongajn, eĉ nekompreneblajn dialogojn. Sed la trukfilmeto markis etapon de historia graveco per sia samtempigita sonbendo kiu aŭdigas Miĉjon fajfantan kaj blovantan frambojn al la kolerema ŝipa kapitano, granda tabakomaĉanta kato nomata Kapitano Pete. En la sepminuta filmeto, spektantoj rigardas kiel Miĉjo Muso estas pelita el la stirĉambro de la riverboato de Kapitano Pete; kiel li levas Minnie Muso per argano, kiu ekprenas ŝin je la kalsoneto; svingas katon je la vosto, sufokigas anseron kaj ludas klavaron sur iuj porketoj dum la usona popolkanto "Turkey in the Straw" aŭdiĝas el la internaĵo de kapro... La malfeliĉa museto fine senŝeligas terpomojn, post kiam Kapitano Pete malkovras, ke li faras muzikon kun Minnie kaj mistraktas bestojn.Post katastrofa komenca registradosesio, Walt Disney fine surbendigis la muzikon kun 15-persona bando kaj siaj propraj grincaĵoj por Miĉjo. Iom pli ol unu jaron post la debuto en "Steamboat Willie", je la 13-a de januaro 1930, Miĉjo akiris sian propran bildostrion, desegnata de artisto Ub Iwerks. Li aperigis lin en la "Sunday Comics" en januaro 1932, la saman jaron kiam Walt Disney gajnis specialan premion dank'al la amika ronĝulo. Miĉjo poste ĉefrolis en pli ol 120 malsamaj trukfimoj kaj akiris sian propran televidprogramon, "The Mickey Mouse Club", en la 1950-aj jaroj, kies temokanto restis gravuris en la menson de generacioj da junaj Usonanoj kiel skribi M-I-C, K-E-Y, M-O-U-S-E. Hodiaŭ, geinfanoj rigardas Miĉjon ĉe la samnoma Klubejo, kiu elsendas sur la programo "Playhouse Disney". Gia komerca marko, kaj precipe la facile rekonebla formo de la oreloj aperas sur multajn diversajn varojn, de T-ĉemizoj al tasegoj aŭ karesigaj ludiloj. |



USONO - 21-an de novembro, 2008.
En la sepminuta filmeto, spektantoj rigardas kiel Miĉjo Muso estas pelita el la stirĉambro de la riverboato de Kapitano Pete; kiel li levas Minnie Muso per argano, kiu ekprenas ŝin je la kalsoneto; svingas katon je la vosto, sufokigas anseron kaj ludas klavaron sur iuj porketoj dum la usona popolkanto