eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Golden Globes 2009 Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
USONO - 13-an de januaro, 2009.

Kate Winslet gajnis du premiojn ĉe la ceremonio de la "Golden Globe" en Los-Anĝeleso. Ŝi gajnis la premion de la plej bona aktorino por ŝia rolo en "Revolutionary Road" kaj plej bona kromaktorino por "The Reader". "Ĉu ĉi tio estas vere okazanta ?" ŝi demandis kiam ŝi ricevis ŝian duan premion. "Slumdog Millionaire" estis deklarita plej bona filmdramo. Heath Ledger ricevis postmortan premion kiel aktoro en  "Dark Knight", dum Mickey Rourke ericevis la premion de la plej bona aktoro en dramo por "The Wrestler".

La premioj "Golden Globes" kiuj rekompensas film- kaj televidverkojn, estas ofte konsiderataj kiel indikilo de la filmoj kaj aktoroj kiuj estas honorigotaj ĉe la Premioj Oscar.
Kate Winslet kiel antaŭvidite ricevis la premion de la plej bona kromaktorino por ŝia rolo en "
The Reader", en kiu ŝi ludas eksan Nazian prizonan gardiston kiu havas am-aferon kun adoleskanto. Sed ŝi dua premio por "Revolutionary Road", en kiu ŝi ludas ĉagreniĝantan dommastrinon en la 1950-aj jaroj Usono, estis pli surpriza. Vendredon,  la Holivuda Asocio de Fremda Gazetaro, kiu organizas la ceremonion, erare identigis Sinjorinon Anne Hathaway kiel gajninton en la kategorio de la plej bona drameca aktorino. Kate Winslet pardonpetis al ŝia kunnomito pro la fakto, ke ŝi gajnis kaj faris omaĝon al ŝia "sensacia" kunstelulo Leonardo DiCaprio. Ŝi ankaŭ dankis al ŝia edzo Sam Ripar kiu direktis la filmon  "Revolutionary Road".

Boyle gajnis la premion de la plej bona direktoro por
"Slumdog Millionaire", kiu ankaŭ prenas premiojn por la scenaro de Simon Beaufoy. "Via freneza, pulsanta amikeco por nia filmo estas multe ŝatata," diris Boyle kiam li prenis sian individuan premion. La honoro al Ledger estis ricevita de la direktoro de la filmo "Dark Knight" Christopher Nolan, kiu diris, ke la forpasinta aktoro  "eterne mankos al ni sed neniam estos forgesita". "Ni ĉiuj kiuj kunlaboris kun Heath akceptas la premion kun terura miksaĵo de malĝojo sed nekredebla fiero," li aldonis.

La irlanda stelulo Colin Farrell ricevis la premion de la plej bona aktoro en muzika filmo aŭ komedio por lia rolo kiel mortigisto en la nigra komedio "In Bruges".
"Vicky Cristina Barcelona", de Woody Allen, dume, estis nomita plej bonan komedion. Aliaj gajnintoj inkluzivas la kantiston Bruce Springsteen, kiu ricevis la premion de la plej bona originala kanto por la muziko de la filmo "The Wrestler". La prezentisto faris omaĝon al samranga nomito Clint Eastwood, dirante, ke por li estis "tre bone" konkurenci kontraŭ la veterana stelulo.

"Wall-E" de Pixar ricevis la premion de la plej bona animacio, dum la dokumentario
"Waltz with Bashir" ricevis tiun de la plej bona filmo en fremda lingvo. Steven Spielberg ricevis la premion Cecil B DeMille, por lia "elstara kontribuaĵo al la distra kampo".
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi