eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Sezama Strato estas 40-jara ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
USONO - 14-an de novembro, 2009.

 
Granda Birdo, Oskar la Graŭĉ, Elmo Monstro kaj la aliaj steluloj "Mupetoj" en Nov-Jorko festis la Tagon de "Sesame Street" (Sezama Strato) kiel usona plej longdaŭra eduka televidprogramo, kiu jam ekzistas de 40 jaroj. La legenda eduka marionetprogramo "Sezama Strato," hejmo de Granda Birdo kaj Elmo, festis sian 40-an datrevenon tiun semajnon.

La
ludemaj marionetoj, kiuj instruis al generacioj de infanoj la fundamentojn de legado, skribado kaj kalkulado, unue aperis en publika televido en novembro 1969, kaj festis sian naskotagon kun invitita apero de la prezidentedzino Michelle Obama. Honore de la okazintaĵo, Sinjorino Obama klarigis al  junaj spektantoj kiel kultivi hejmĝardenon, interalie donis konsiletojn pri kreskado de tomatoj, kukumoj kaj karotoj.

Multe de la
personajxoj, kiu ankaŭ inkluzivis Bert kaj Erni kaj la "Kuketo-Monstro" naskiĝis el la kreiva puto kiu estis Jim Henson, patro de la egale legenda "Muppet Show." Celante infanojn inter du kaj ses jarojn, la serio gajnis 122 Emmy-premiojn, la ekvivalenton por malgranda ekrano de la La premioj Oscar. La Sezama Strato ankaŭ fariĝis internacia fenomeno por infana televido, disvastiĝinta tra 140 landoj tutmonde.

En la televida spektaklo
kies agado okazas en fikcia novjorka strato, malsamaj loĝantoj kunekzistas konkorde. La ĉi-jara sezono, diris la Publika Elsendo-Servo, koncentriĝas pri "nova naturokoncentrita instruplano celanta disvolvi amon kaj komprenon de la natura mondo."  La kunfondinto Joan Ganz Cooney diris, ke ŝi prenis sian inspiron por naski la televidprogramo por komunumoj kiuj ne povis prepari gejunulojn por la pedagogia sistemo. "Nia originala celo estis simpla : naski sukcesan televidprogramon kiu estigos pozitivan ŝanĝon en la vivo de infanoj, precipe, malriĉaj urbaj infanoj, kaj helpi prepari ilin por lernejo," ŝi diris en komunikaĵo sur PBS.

Legu pli pri Sezama Strato
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi