Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Fervoruloj aklamas la koncertfilmon pri Mickael Jackson | ![]() |
![]() |
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
![]() USONO KAJ TUTMONDE - 28-an de oktobro, 2009.La dokumentario pri koncertoj de Michael Jackson, "This is it" estas entuziasme akceptita de la fervoruloj de la forpasinta kantisto post sia tutmonda premiero. La filmo estis kunmetita per horoj de scenoj kaj filmeroj en kiuj Michael Jackson provludis por prepari sian revenon al mondaj scenejoj. La gefratoj de Jackson ĉeestis la premieron prezentatan en Los-Anĝeleso, kaj samtempe ankaŭ en 18 aliaj urboj. La gefratojn de Michael Jackson aliĝis steluloj inter kiuj estas Will Smith, Jennifer Lopez, Paris Hilton, Katy Perry, Jennifer Love Hewitt kaj la fondinto de Motown Records, Berry Gordy Jr. Jermaine Jackson diris, ke laŭ li "la filmo estas tre pozitiva, tre amuza kaj ĝi sentigas lin vere, vere fiera". Jackie Jackson, dume, diris "Estas mirige vidi lin tie supre fari sian aferon. Vidi lin alportis multajn larmojn al miaj okuloj, dum mi sidis tie rigardanta lin. Ĉar mi amas lin tiom". Kaj Marlon Jackson aldonis, ke "estis momento kiam mi nur sentis lian spiriton ene de mi. Kaj tio igis min sentiĝi bone". Parolante sur la retejo Twitter, la intima amikino de Mickael Jackson, Elizabeth Taylor nomis la filmon "el ĉiuj la plej brilega filmo kiun mi iam ajn vidis. Mi ploris de pura ĝojo ĉe tiu donaco donita de Dio. Estos neniam, neniam plu iu kiel li. Ni havas ĉi tiun filmon por rememorigi nin ĉiam kaj eterne, ke iatempe estis tia viro. Dio kisu lin". Iuj fervoruloj protestis ekster la prezentejoj, dirante, ke la filmo kaŝas la regresintan sanon de Jackson. La fervoruloj, kiuj starigis kampanjon nomitan "This is not it", akuzas la koncertovarbanton AEG Live, ke ĝi metis tro da premo sur la stelulon dum la konstruo de lia 50-koncerta rondiro ĉe la londona "O2 Arena". Proparolanto de AEG Live ne volis fari rimarkojn pri tio.Mickael Jackson, kiu mortis je la 25-a de junio je la aĝo de 50 jaroj, pasigis la lastajn kvar monatojn de sia vivo provludante en Los-Anĝeleso. Pli ol 800 000 biletoj estis venditaj por la koncertoj, la organizintoj promesis "unu el la plej altekostajn kaj teknike altnivelajn personajn spektaklojn iam ajn". Li mortis nur du semajnojn antaŭ la debuta vespero. Respondeculoj en Los-Anĝeleso karakterizis lian morton kiel hommortigon. "This Is It" estas nun prezentata en kinejoj por limigita periodo de du semajnoj. La unua publika prezentado en Londono komenciĝis je 04:00 UT, kun fervoruloj vicatendantaj tra la nokto por vidi ĝin. Dum la semajno, ĝi estos montrita en 110 landoj. |





USONO KAJ TUTMONDE - 28-an de oktobro, 2009.
Parolante