| Afriko - Ekonomiko |
|
ZIMBABVO - 2-an de aŭgusto, 2008.
La zimbabva centra banko revalorigis la nacian valuton, tiel provante regi la efikojn de hiperinflacio. La banko forstrikas dek nulojn el la zimbabvaj banknotoj, tiel kle 10 miliardoj da zimbabvaj dolaroj nun egalas al unu dolaro. Raportoj de la ĉefurbo, Hararo, diras, ke longegaj atendovicoj formiĝis ekster bankoj ĉar homoj provas retiri monon.
|
|
| Afriko - Ekonomiko |
|
EGIPTIO / RUSIO - 28-an de marto, 2008.
Rusio kaj Egiptio ĵus subskribis akordon kiu malfermas la vojon por Rusaj kompanioj konstruadi Egiptian atomenergian industrion. La interkonsento estis atingita dum intertraktoj en Moskvo inter la Egipta Prezidento Hosni Mubarak kaj la Rusa Prezidento Vladimir Putin mardon 25-an de marto. "Egiptio, kunlabore kun siaj internaciaj partneroj kaj la Internacia Organizo pri Atoma Energio, evoluigos ĉi tiun sektoron, ankaŭ dank'al la interkonsento ĵus subskribita," Mubarak diris al ĵurnalistoj.
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |