Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Zimbabvo forstrikas nulojn en banknotoj | ![]() |
| Afriko - Ekonomiko |
|
La zimbabva centra banko revalorigis la nacian valuton, tiel provante regi la efikojn de hiperinflacio. La banko forstrikas dek nulojn el la zimbabvaj banknotoj, tiel kle 10 miliardoj da zimbabvaj dolaroj nun egalas al unu dolaro. Raportoj de la ĉefurbo, Hararo, diras, ke longegaj atendovicoj formiĝis ekster bankoj ĉar homoj provas retiri monon. Tiu ĉi decido venas kiel respondo al la oficiala inflacioprocento kiu atingas nun pli ol 2 000 000 %, kvankam oni kredas, ke la vera cifero estas almenaŭ 9 000 000 %. La revalorigo de la zimbabva valuto celas trankviligi la komercajn transakciojn por la zimbabvaj podetalistoj kiuj pliigas siajn prezojn plurfoje ĉiutage por teni saman ritmon kun inflacio. Plie, komputiloj, elektronikaj kalkuliloj kaj monaŭtomatoj ĉe zimbabvaj bankoj spertas malfacilecon por pritrakti bazajn transakciojn en miliardoj de dolaroj kaj eĉ pli. La ŝanĝo de la valuto estas plejparte estetika movo kiu ne stabiligos la zimbabvan ekonomion. La nova aro da notoj, de 1 zimbabva dolaro al 500 zimbabvaj dolaroj, cirkulos apud la pli altvaluta kontanta mono, kiu estos stadie nuligata ĝis la fino de la jaro. Moneroj ankaŭ estas reenkondukotaj, post kiam ili restis ne plu uzataj dum multaj jaroj. Antaŭ nelonge, la registaro enkondukis la banknoton kun surskribata valoro de 100 miliardoj da zimbabvaj dolaroj, kiu tamen estis ankoraŭ nesufiĉa por aĉet nuran pecon da pano. La guberniestro de la Rezervbanko Gideon Gono diris, ke Zimbabvanojn "devas konscii, ke la lando estas preskaŭ en sociekonomia urĝa krizo". "Tial, necesas universala moratorio sur ĉiuj enspezoj kaj prezoj por minimuma tempo de ses monatoj," laŭ la ŝtata ĵurnalo "Herald newspaper" citante Sron Gono. Li multfoje alvokis al glaciiĝo de prezoj kaj salajroj en la pasinteco, por batali inflacion. Por plimulto de Zimbabvanoj estas nun atmosfero de rezignacio kaj mizero. Apenaŭ estas por aĉeti en la butikoj kaj okazas kronikaj nesufiĉoj de manĝaĵoj, medikamentoj, elektro kaj akvo. Legu ankaŭ pri Zimbabvo :
|



ZIMBABVO - 2-an de aŭgusto, 2008.