Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Interkonsento inter Rusio kaj Egiptio pri nukleaj centraloj | ![]() |
| Afriko - Ekonomiko |
|
Rusio kaj Egiptio ĵus subskribis akordon kiu malfermas la vojon por Rusaj kompanioj konstruadi Egiptian atomenergian industrion. La interkonsento estis atingita dum intertraktoj en Moskvo inter la Egipta Prezidento Hosni Mubarak kaj la Rusa Prezidento Vladimir Putin mardon 25-an de marto. "Egiptio, kunlabore kun siaj internaciaj partneroj kaj la Internacia Organizo pri Atoma Energio, evoluigos ĉi tiun sektoron, ankaŭ dank'al la interkonsento ĵus subskribita," Mubarak diris al ĵurnalistoj. Citita de la Interfax novaĵagentejo, li diris, ke la interkonsento estis atingita post malfacilaj intertraktadoj. La Rusa instalota prezidento Dmitry Medvedev diris, ke li avide atendas produktivan partnerecon en kunlaboro pri nuklea energio.
Rusio jam helpis konstrui kvin termonukleajn elektrocentralojn en Ĉinio, Barato kaj Irano, kun kontraktoj de entute 4,5 miliardoj da Usonaj dolaroj, kaj ankaŭ gajnis la vetkuron por konstrui la centralon en Belene, Bulgario. La Irana fabrikejo ĉe Bushehr estas laŭ lastaj informoj preskaŭ kompletigota. |



EGIPTIO /
RUSIO - 28-an de marto, 2008.
