eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Etiopio denove bezonas urĝan asiston Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko
ETIOPIO - 22-an de oktobro, 2009.

La etiopia registaro devas baldaŭ konfirmi, ke ĝi bezonas urĝan manĝaĵo-asiston por 6,2 milionoj da homoj. Pro postefikoj de longdaŭra senpluveco kaj nekonstantaj pluvoj sur kultivaĵoj kaj manko da nutraĵo por brutoj. La UN Monda Nutro-Programo (angle WFP) jam alfrontas nesufiĉon de pli ol 85 milionoj da usonaj dolaroj da manĝaĵo por Etiopio ĝis la fino de ĉi tiu jaro.

La humanitara organizaĵo Oxfam alvokis al nova kaj rapida pritrakto de la risko de katastrofo en la lando. En raporto markanta 25 jarojn ekde la malsatego kiu mortigis ĉirkaŭ unu miliono da Etiopoj, Oxfam diris, ke importi nutraĵojn savas vivojn laŭ mallongatempa perspektivo sed apenaŭ helpas al komunumoj elteni la sekvontan ŝokon. La raporto, nomita "Band Aids and Beyond", alvokas al internaciaj donacantoj adopti novan pritrakton kiu koncentriĝas pri preparado de lokaj komunumoj malhelpi kaj pritrakti katastrofojn antaŭ ol ili frapas.

"Senpluveco ne devas signifi malsaton kaj senhavecon," dir Penny Lawrence, internacia direktoro de Oxfam, kiu ĵus revenas de Etiopio. "Se komunumoj havas irigacion por kultivaĵoj, grajnovendejojn, kaj putojn por reteni pluvaĵojn, tiam ili povas supervivi malgraŭ tio, kion naturaj elementoj ĵetas al ili." Etiopion trafis la manĝaĵokrizo kiu ankaŭ trafis grandan parton de Orienta Afriko kaj la tielnomatan Kornon de Afriko. Senpluveco alportis super kvar jaroj malbonajn rikoltojn, kaj aldoniĝas al konflikto, klimata ŝanĝiĝo kaj loĝantarokresko. Kampoj de maizo, brulitaj de la suno, estas la indico de emerĝa krizo. En la plej severe trafitaparto de la lando sude de Etiopio kaj en kelkaj partoj en la nordo, kultivistoj klarigis, ke ili alfrontas totalan malaperon de siaj rikoltoj. Iuj diris, ke ili intencas vendi siajn brutojn, sekve difekti sian vivtenon plue.

Estas pli ol 10 milionoj da homoj suferantaj pro la efikoj de senpluveco en Etiopio, laŭ la WFP, kun 4,6 milionoj minacitaj de malsato aŭ nutromanko. Ĉi tiuj nombroj povus eĉ pli altiĝi. La problemo estas pliakutigata de altaj kostoj de manĝaĵoj, la WFP aldonas, cerealoprezoj duobliĝas sur multaj merkatoj. Pasintmonate Oxfam lanĉis alvokon por asiston de 15 milionoj da dolaroj por la tuta orientafrika regiono, kie, ĝi deklaris, 23 milionoj da homoj en sep landoj estas rekte minacataj.

Legu pli pri Etiopio, pri la Korno de Afriko

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi