eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
PALESTINO / ISRAELO - 14-an de marto, 2010.

La israela ministro pri Defendo Ehud Barak etendis la blokadon de la okupata Cisjordanio ĝis mardo, kaj limigas aliron al pridisputata la islamaj sanktaj ejoj de Jerusalemo, dum streĉiteco intensiĝas pri la anonco de konstruo de nova kolonio.

Ehud Barak etendis ĝis mardo noktomeze la blokadon de Cisjordanio, pro daŭrantaj riskoj de atakoj, la proparolanto de armitaj fortoj diris. Israel hermetikigis Cisjordanion vendrede, post la anonco, ke ĝi planas konstrui novajn hejmojn por judaj koloniistoj en la plejparte araba orienta Jerusalemo. Tio cetere incitis disputon kun Usono, kaj stimulis koleron en la palestinaj teritorioj.

En komunikaĵo, la militistaro diris, ke palestinaj loĝantoj de Cisjordanio, kiuj devas transpasi por humanitaraj kialoj, kaj ankaŭ kuracaj laboristoj kaj pacientoj, religiaj laboristoj, instruistoj kaj aliaj profesiuloj ricevos permeson transiri sub kondiĉoj estigitaj de Israelo.

Sabate israelaj trupoj interbatalis en Cisjordanio kun palestinaj virinoj kaj junuloj protestantaj kontraŭ la koloniaj planoj. Israelaj policistoj ankaŭ anoncis, ke aliro al la moskeo Al-Aqsa kaj la tuta konstruaĵaro en Jerusalemo estos restriktita al viroj sub 50 jaroj dimanĉon, pro timoj de perforto. Islamaj virinoj ne estos trafitaj de tiu malpermeso, kvankam "vizitantoj de aliaj religioj ne ricevos permeson eniri," la proparolanto Micky Rosenfeld deklaris.

Restriktoj estis observigitaj ekde la kvina de marto, kiam policistoj batalis kontraŭ islamaj protestantoj ĉe la moskeo post ĉiusemajnaj preĝoj. Pliaj policistoj tiam estis tien deplojitaj ĉirkaŭ orientan Jerusalemon. Du israelanoj estis iomete vunditaj sabate dumnokte, kiam benzina bombo estis ĵetita al aŭtoj sur aŭtovojo kiu ligas Jerusalemon kaj Tel-Avivon, la polico diris.

En aparta okazaĵo, palestinaj radikaluloj en la Gaza-Strio pafadis Qassam-raketon al la israela teritorio, sed kaŭzis neniun difekton aŭ vundon, israelaj policistoj diris.

La moskeo Al-Aqsa kaj la Kupolo de la Roko (arabe Qubbat As-Saĥrah) estas la tria plej sankta ejo de Islamo post Mekao kaj Medino en Sauda Arabio. Judoj nomas tiun lokon la "Templa Monto" (hebree Har haBayit) kaj konsideras ĝin kiel la plej sankta ejo de Judaismo.

Fonto : Novaĵagentejo AFP
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi