Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Ĉu ŝtonmortigo en Irano ?
- Sauda aresto pro terorista komploto
- Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo
- Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako
- Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio
- Ahmadineĵad vizitas Afganion
- Mallonge el Mezoriento...
- Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako
- Malario kaj malfortaj ostoj eble mortigis Tutanĥamonon
- Israelaj restriktoj igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo |
Mezoriento - Politiko |
PALESTINO / ISRAELO - 14-an de marto, 2010.
La israela ministro pri Defendo Ehud Barak etendis la blokadon de la okupata Cisjordanio ĝis mardo, kaj limigas aliron al pridisputata la islamaj sanktaj ejoj de Jerusalemo, dum streĉiteco intensiĝas pri la anonco de konstruo de nova kolonio. Ehud Barak etendis ĝis mardo noktomeze la blokadon de Cisjordanio, pro daŭrantaj riskoj de atakoj, la proparolanto de armitaj fortoj diris. Israel hermetikigis Cisjordanion vendrede, post la anonco, ke ĝi planas konstrui novajn hejmojn por judaj koloniistoj en la plejparte araba orienta Jerusalemo. Tio cetere incitis disputon kun Usono, kaj stimulis koleron en la palestinaj teritorioj. En komunikaĵo, la militistaro diris, ke palestinaj loĝantoj de Cisjordanio, kiuj devas transpasi por humanitaraj kialoj, kaj ankaŭ kuracaj laboristoj kaj pacientoj, religiaj laboristoj, instruistoj kaj aliaj profesiuloj ricevos permeson transiri sub kondiĉoj estigitaj de Israelo. Sabate israelaj trupoj interbatalis en Cisjordanio kun palestinaj virinoj kaj junuloj protestantaj kontraŭ la koloniaj planoj. Israelaj policistoj ankaŭ anoncis, ke aliro al la moskeo Al-Aqsa kaj la tuta konstruaĵaro en Jerusalemo estos restriktita al viroj sub 50 jaroj dimanĉon, pro timoj de perforto. Islamaj virinoj ne estos trafitaj de tiu malpermeso, kvankam "vizitantoj de aliaj religioj ne ricevos permeson eniri," la proparolanto Micky Rosenfeld deklaris. Restriktoj estis observigitaj ekde la kvina de marto, kiam policistoj batalis kontraŭ islamaj protestantoj ĉe la moskeo post ĉiusemajnaj preĝoj. Pliaj policistoj tiam estis tien deplojitaj ĉirkaŭ orientan Jerusalemon. Du israelanoj estis iomete vunditaj sabate dumnokte, kiam benzina bombo estis ĵetita al aŭtoj sur aŭtovojo kiu ligas Jerusalemon kaj Tel-Avivon, la polico diris. En aparta okazaĵo, palestinaj radikaluloj en la Gaza-Strio pafadis Qassam-raketon al la israela teritorio, sed kaŭzis neniun difekton aŭ vundon, israelaj policistoj diris. La moskeo Al-Aqsa kaj la Kupolo de la Roko (arabe Qubbat As-Saĥrah) estas la tria plej sankta ejo de Islamo post Mekao kaj Medino en Sauda Arabio. Judoj nomas tiun lokon la "Templa Monto" (hebree Har haBayit) kaj konsideras ĝin kiel la plej sankta ejo de Judaismo. Fonto : Novaĵagentejo AFP |