eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ahmadineĵad vizitas Afganion Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
AFGANIO / IRANO - 10-an de marto, 2010.

La irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad alvenis merkredon por vizito al Afganio, post kiam la usona Sekretario pri Defendo Robert Gates diris, ke li estas singarda pri la influo de Teherano en la lando. Kun zorgema altempigo, kiun Sro Gates priskribis kiel "klara paŝtaĵo por ĉiuj konspirantoj," Mahmud Ahmadineĵad alvenis en Kabulo tuj antaŭ ol Gates foriris ĉe la fino de lia propra tri-taga vizito.

Antaŭe ĉi tiun semajnon, Robert Gates akuzis Iranon, ke ĝi ludas "duoblan ludon" en Afganio, pretendas subteni la registaron de la prezidento Hamid Karzai kaj samtempe provas insidi la uson-gviditan militistan penon kiu protektas ĝin.

Antaŭ ol foriri merkrede, Robert Gates diris al Karzai, ke Vaŝingtono deziras, ke Kabulo havu "bonajn rilatojn kun ĉiuj siaj najbaroj." "Sed ni ankaŭ deziras, ke ĉiuj najbaroj de Afganio ludu klaran ludon kun la registaro de Afganio," aldonis li. Vaŝingtono, kiu havos 100 000 soldatojn en Afganio ĉe la fino de la jaro, kredas, ke Irano provizas kelkan subtenon al radikaluloj tie, kvankam ne preskaŭ sur la sama skalo kiel en Irako, alia irana najbaro, kie usonaj trupoj estas batalantaj.

La afgana ribelo estas plejparte gvidita de sunaismaj Islamistoj, kiuj estas de longe ĵuritaj malamikoj de la iranaj Sxiaistoj.

Irano havas larĝan kaj kreskantan influon en Afganio, precipe en la okcidento de la lando kie ĝi havas gravajn ekonomiajn ligojn. Milionoj de Afganoj estis rifuĝintoj en Irano dum tri jardekoj de milito kaj dialekto de la persa lingvo de Irano estas unu el la du ŝtataj lingvoj en Afganio.

Teherano kulpigas la okcidentan militistan intervenon en Afganio kaj asertas, ke tiu interveno kaŭzas malstabilecon. Irano estis la sola grava regiona lando kiu malakceptis inviton al internacia konferenco pri Afganio en Londono en januaro.

Tamen, malgraŭ iliaj suspektoj, okcidentaj landoj laŭdis penojn de Teherano en kontraŭbatalo de la drogkomerco. Irano havas gravan problemon de dependeco al drogoj, dum Afganio produktas preskaŭ la tutan opion en la mondo, uzitan por fari drogon.

Hamid Karzai devas flugi al Pakistano poste merkredon, por tie renkonti la gvidantaron de tiu alia granda najbaro.

Fonto : Agentejo Reuters


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi