eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRAKO - 13-an de marto, 2010.


Koalicio gvidita de Nouri al-Maliki, ŝiaisma ĉefministro de Irako, alvenas je la unua loko en Bagdado, en parlamenta balotado, laŭ oficialaj sed ĝis nun preparaj rezultoj. La partaj rezultoj estis poŝtitaj de la balotada komisiono de Irako sur sian retejon sabate, kvankam la publikigo de finaj rezultoj por la voĉdonado povus daŭri semajnojn.

Kun nur 18 % de voĉdonoj jam kalkulitaj, la koalicio de Sro Maliki nomata "Rajtstato" estis sekvita de la Iraka Nacia Alianco (INA), ŝiaisma koalicio kun ligoj al Irano kaj la listo "Iraqiya", sekularisma grupo, estrata de Ijad Allaŭi, eksa ĉefministro. Allaŭi kaj al-Maliki jam batalis por la posteno de ĉefministro.

La iraka ĉefurbo kalkulas 70 parlamentajn seĝojn, aŭ pli ol kvinonon de la 325-membra iraka Konsilio de Reprezentantoj. Partaj rezultoj ankaŭ indikas, ke la balotada listo de al-Maliki estas je unua loko enprovincoj de Naĝaf, Babil, Muthanna kaj Karbala, dum la gupo Iraqiya de Ijad Allaŭi estas la unua listo en du provincoj norde kaj oriente de Bagdado.

En norda Irako, listo reprezentanta du gravaj kurdaj partioj ŝajne estas ege antaŭen, laŭ partaj fruaj rezultoj.

28% de voĉdonoj kalkulitaj montras, ke la bloko inkluzivanta la Patriotan Union de Kurdio de Ĝalal Talabani, la iraka prezidento kaj la Demokrata Partio de Kurdio, de Masud Barazani, la regiona prezidento de iraka Kurdio, alvenas ege antaŭen.

Plenaj rezultoj ne estas atenditaj antaŭ la 18-a de marto, kaj la lastaj finaj rezultoj ne estas anoncotaj post kiam ajnaj pledoj estas traktitaj, antaŭ la fino de la monato.

Ankaŭ legu :


 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi