Mezoriento - Socio |
  IRANO - 09-an de julio, 2010.
Irananino kondamnata al ŝtonmortigo en sia lando pro adulto, afero kiu provokis internacian bruegon, ne estos tiel ekzekutita, anoncis la Islama Respubliko de Irano en gazetara komunikaĵo, la ŭ la ĉiutaga gazeto "The Times" v endredon. "Laŭ informoj elsenditaj de kompetentaj juĝaj respondeculoj en Irano, Sakineh Mohammadi-Aŝtiani ne estos ŝtonbatita ĝismorte", anoncis la ambasadejo de Irano en Londono en gazetara komunikaĵo.
La gazetara komunikaĵo malgraŭ tio ne specifas ĉu la juĝita 43-jaraĝa sinjorino estos savita aŭ fine pendumita, emfazas la ĵurnalo. Laŭ la asocio de defendo de homaj rajtoj Amnestio Internacia, ŝi estis kondamnita en 2006 aŭ 2007. Ŝtonmortigo projektita vendredon provokis multajn kondamnojn tra la tuta mondo, Vaŝingtono kaj Londono ĉe la kapo de la protesto.
La brita ministro pri Eksterlandaj aferoj William Hague kvalifikis tiun decidon kiel "mezepoka", dirante, ke se la ekzekuto okazos, ĉi tiu ŝtonmortigo kaŭzos "naŭzo tra la mondo". "Ŝtonmortigo kiel rimedo por bati ĝismorte similas al turmentado", li diris. "Tio estas naŭza kaj barbara ago", deklaris siaflanke en Vaŝingtono la proparolanto de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, Mark Toner .
La gazeto The Times lanĉis kampanjon por nuligi ŝtonmortigon kaj eldonis malferman leteron subskribitan de eminentuloj de politiko kaj artoj. Inter la subskribintoj oni trovas la usona eksministrino Condoleezza Rice, tri ekasj britaj ministroj pri Eksterlandaj aferoj kaj José Ramos-Horta, prezidanto de Orienta Timoro kaj Nobel-Premio pri Paco, kaj ankaŭ usonaj aktoroj Robert de Niro kaj Robert Redford, la franca aktorino Juliette Binoche kaj samlandano la filozofo Bernard-Henry Lévy .
|