eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Svedio agnoskas la Armenan Genocidon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
SVEDIO - 14-an de marto, 2010.

Post la aprobado en la Kongreso de Usono la Sveda Parlamento sekvis la saman ekzemplon kaj aprobis ĉi-ĵaŭde rezolucion per kiu ĝi oficiale deklaras kiel ''Genocido'' la amasmurdon de la Osmanida Imperio kontraŭ la armenoj en 1915. La registaro intencis bremsi la procezon pro eblaj negativaj konsekvencoj por la ĵusaj malfortaj rilatoj inter Turkio kaj Armenio kiuj intencas restabli la diplomatiajn rilatojn kaj malfermi la landlimon.

Sed la socialdemokrata opozicio sukcesis, ke la procezo antaŭeniru per plia voĉdono kaj ĝi estis agnoskata.

"Se la viktimoj kaj ilia suferado ne estas agnoskataj, la traŭmato daŭros" diras parlamentano de la sveda maldekstro.
La decido okazigis fortan reagon en Turkio, kiu vokis sian ambasadoron en Svedio kaj nuligis viziton de la turka ĉefministro  al la skandinava lando. "Tiuj kiuj voĉdonis estis nek historiistoj nek sciencistoj" diris la turka prezidento. "Bedaŭrinde ekzistas homoj kiuj agas senmotive. La malrespekto al la historio malgajigas min".

Laŭ Armenio, la Osmanida Imperio murdis inter 1915 kaj 1923 milionon kaj duonon da Armenoj kiuj estis devigataj marŝi tra la dezerto ĝis la nuna Sirio. Multaj intelektuloj estis senkapigitaj. Ankaro agnoskas la morton de ĉ. 250 000 kaj 500 000 personoj sed malagnoskas la genocidon.

Aliaj landoj, kiel Hispanio, jam preparas projekton prezentotan antaŭ la parlamento por la agnoskado de la Genocido. Alia lando kiel Francio jam agnoskis la genocidon antaŭ kelkaj jaroj.

Fonto : Euronews 

Ankaŭ legu pri la sama temo :

Sendis al ni la artikolon de ni kompletigita Andy Hernández Martínez. Dankon !
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi