eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

La rusa mafio evidentiĝis kartvela Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
RUSIO - 19-an de marto, 2010.

15-an de marto la polico de 6 europaj landoj arestis 69 membrojn de grupo krima internacia. Tial multaj agentejoj informaj prezentis la eventon kiel “batalon kontraŭ  la mafio rusa”. Kelkaj agentejoj informis pri “operacio kontraŭ krimo de eŭropo orienta”. Sed baldaŭ la spertoj trovis en la listo de krimuloj preskaŭ senescepte nomojn kartvelajn.  

La operacio (nomata Java) de polico estis impresiga. La esploro de fiaferoj de la krimagrupo kiu agadas el Turkio al Britio, daŭris unu jaron. La esploron gvidis la polico hispana. Helpis al ĝi la polico de Svislando, Germanio, Aŭstrio, Italio kaj Francio. 

Dum esplorado klariĝis, ke la estro de la banditaro estas la kartvelo Kaĥaber Ŝuŝanaŝvili kiu loĝas en Barcelono. En Barcelonon konfluis la monoj “gajnitaj” per narkokomerco, ŝtelado, rabado, mortigo. Tiu ĉi monoj oni “lavpurigis” per helpo de certa juvelisto hispana kaj kelkaj entreprenistoj armennaciaj. La mono “lavpurigita” investiĝis en negocon legitiman.  

La 15an de marto la policistoj decidis, ke ili prepariĝis sufiĉe bone al likvido de la bando, kaj la operacio transiris al fazo aktiva. En tiu tago la policistoj arestis en Hispanio la estron Ŝuŝanaŝvili kaj 23 el iliaj “kamaradoj” kaj ankoraŭ 45 membrojn de la bando en aliaj 5 landoj.  

La sukceso de la polico eŭropa ne estas plena. Kaĥaber Ŝuŝanaŝvili estas bandestro “nur” en Eŭropo. La bandestro de la mondo estas lia frato Laŝa Ŝuŝanaŝvili. Laŭ informo de la polico li troviĝis en tago de la operacio en Grekio. Sed la polico greka ne sukcesis aresti lin. Tial la policistoj hispanaj akuzis la policon grekan en flegmeco. 

Sendis al ni ĉi tiun artikolon Ivano Kossey el Germanio.

Fonto : http://www.lenta.ru/articles/2010/03/16/georgia/  (en la rusa)

 

Komentoj  

 
0 # Satnislavo Belov 2010-03-24 04:45 Ĥo, nia mafio estas vera internacionalo! Ĝia nuna ĉef-gvidanto estas same kartvelo. Mi iom skribis pri tio, pubkliginte en sia blogo la artikolon pri la banditaj interpuŝiĝoj en Siberio.
www.ipernity.com/.../236995
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi