ĈINIO - 03-an de marto, 2010.
La 01-an de marto ekemisiiĝis la obligacioj kun la totala sumo de 50 miliardoj de juanoj de la ĉina ŝtata trezorejo por unu jaro kaj tri jaroj, kun interezo de 2,6% kaj 3,73% respektive. Malgraǔ la malvarma vetero, vendo de la obligacioj iris varmege.
"Mi venis je la dua horo frumatene por viciĝi por miaj gepatroj," diris junulino, kiu atendis antaǔ la pordo de iu branĉo de Banko pri Industrio kaj Komerco. Nemalmultaj venis je tiaj fruaj horoj, kaj tiuj atendantoj, kiuj troviĝis je la fino de la longa vico, venis ĵus antaǔ la tagiĝo. Plejparte el ili estis maljunuloj.
Je la 9-a horo kiam la bankbranĉo malfermis sian pordon, dekoj da homoj jam longe atendis tie. Laboranto de la banko disdonis numeron al ĉiuj atendantoj, kaj registris specojn kaj sumojn de ili aĉetotaj. Kiam la registrita sumo atingis la vendotan sumon de la bankbranĉo, oni ĉesis disdoni la numeron.
Tiel 2,6 milionoj da juanoj de la kvoto de la banko estis "menditaj" antaǔ ol la pordo malfermiĝis. Baldaŭ la Banko pri Ĉinaj Komercantoj, Pekina Banko kaj aliaj bankoj anoncis, ke la obligacioj jam forvendiĝis.
Sendis al ni tiun artikolon Alice Liu el Ĉinio. Dankon !
|