eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Denove forta tertremo frapas Ĉinion Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio
ĈINIO - 14-an de aprilo, 2010.

Kelkaj 400 loĝantoj mortis, kaj miloj estas severe vunditaj post kiam tertremo de intenseco 6.9 frapis la okcidentan provincon de Ĉinio Qinghai, oficialuloj diras. La forta tremo sekve izolis la gubernion de Yushu, 800 km sudokcidente de la provinca ĉefurbo Xining, je 07:49 loka tempo (23:49 UT), ĉe malprofundeco de 10km. Plejparto de la konstruaĵoj en la plej severe frapita urbo de Jiegu estis ruinigita kaj terfalaĵoj tranĉis vojojn.

Policistoj diris, ke centoj de supervivintoj jam estis tiritaj el la rubaro. Kaj almenaŭ unu helpflugo povis alteriĝi ĉe la loka flughaveno, laŭ oficialuloj. Altranga Yushu-oficialulo Huang Liming anoncis, ke la plej lasta nombro de mortintoj atingas nun 400, la etendo de la difekto fariĝis pli klara. Ŝtata elsendisto CCTV raportas, ke almenaŭ 10 000 loĝantoj estas vunditaj.

Loka oficialulo en Jiegu diris, ke preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj en la urbo estis detruitaj. "La nombro de mortintoj sendube iros supren," li diris. Proksimume 5000 specialistaj tertremosavistoj estis ekspeditaj de najbaraj provincoj al la loko. Multaj loĝantoj fuĝis al la ĉirkaŭaj montoj, pro timo, ke apuda akvobaraĵo povus eksplodi. Ŝtata amaskomunikilaro raportis, ke oficialuloj provas dreni akvorezervujon post kiam fendeto aperis en la akvobaraĵo.

La proparolanto por la loka registaro, Zhuo Huaxia, diris al la oficiala agentejo de Ĉinio Xinhua: "Multaj studentoj estas blokitaj sub la derompaĵo pro disfalo de konstruaĵoj de metia lernejo. Mi povis vidi vunditajn loĝantojn ĉie. La plej granda problemo nun estas, ke al ni mankas tendoj, mankas kuracaj ekipaĵoj, medikamentoj kaj kuracaj laboristoj."

Elektropotenco kaj akvo estis tranĉitaj ekstere kaj la vojoj al la loka flughaveno estas blokitaj de terfalaĵoj. Kvankam la alt-altituda regiono estas trafata de tertremoj, oficialuloj de la Usona Geologia Enketaro diris, ke tio ĉi estis la plej forta tremo ene de 100 km de la areo ekde 1976.

La regiono de Yushu estas hejmo de 250 000 plejparte etnaj Tibetanoj, kaj havas kuprajn minojn.




 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi