Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo | ![]() |
![]() |
| Azio - Ekonomiko |
![]() NORDKOREIO - 19-an de marto, 2010.La komunisma reĝimo de Nordkoreio ekzekutis pasintsemajne la eksan direktoron de Financoj de la Partio de la Laboristoj, Park Nam-gi, pro la malsukceso de la monreformo en novembro, laŭ informo de la sudkorea novaĵagentejo Yonhap. Laŭ proksimaj fontoj al la situacio en Nordkoreio konsultitaj de Yonhap, Park estis fusilita en Pjongjango sub la akuzo "ruinigi la landan ekonomion laŭ planado". La samaj fontoj rimarkigis, ke la reĝimo de Pjongjango atribuis al Park tutan respondecon, estigita pro la malsukceso de la monreformo kiu okazigis socian malkontenton kaj havis negativan efekton en la preparado de la ebla sukcedo en la regado de Kim Jong-eun, malpli aĝa filo de la nordkorea gvidanto, Kim Jong-il konata kiel "la amata gvidanto". Tamen, nek la reĝima elito nek la Nordkoreanoj kredas je la kulpo de Park kaj konsideras lin politikan viktimon, laŭ la novaĵagentejo Yonhap. Ne estas la unua fojo kiam la altranguloj estas ekzekutataj, en 1997 la nordkorea registaro kulpigis kaj ekzekutis la respondeculon pri Terkultivado, Seo Kvan-hi, je spionado kaj pro la ĝenerala malsatego kiu mortigis milojn da loĝantoj. Fonto : Hispana gazeto El Mundo |





NORDKOREIO - 19-an de marto, 2010.