Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Glenn Beck’s George Soros “The Puppet Master” footnotes

    [..]At some point during the boys’ childhood, the parents decided to change the family name and chose the Hungarian-sounding but in fact obscure Soros. It means “soar” (in the future tense) in Esperanto, the made-up trans-European language promoted by those who dreamed of a world free of nationality. Tivadar was among its leading proponents.

  • Esperanto.com: Plibonigita listo de uzantoj kaj nova "miaj amikoj"

    En Esperanto.com estis plibonigita listo de uzantoj

  • The Bluecoat bed hosts an Esperanto day

    During the day there will be Esperanto lessons, an Esperanto singalong and a discussion about the future of Esperanto in the age of the internet and social media.

  • Esperanto.com: ek al gamma-versio! Nova fotoalbuma ilaro.

    En Esperanto.com aperis nova sistemo por fotoalbumoj de uzantoj.

  • Dua beta-eldono de Poŝfajrovulpo 4

    Hieraŭ Mozilanoj eldonis la duan beta-version de Poŝfajrovulpo 4, por Android kaj Maemo.

Reklamrubando
Kiu ricevos Nobel-Premion por Liu ? PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
ĈINIO - 12-an de oktobro, 2010.


La edzino de la enkarcerigita ĉina disidento Liu Xiaobo diris tiun mardon, ke li petis al ŝi iri al Norvegio nome de li, por ricevi la Nobel-Premion pri Paco, sed agnoskis, ke tio estos "komplika". La Premio de Liu estis anoncita vendredon, kaj tiu ĉi anonco furiozigis la registaron de Ĉinio, kiu konsideras la batalon de Liu por demokrataj reformoj en Ĉinio kiel ŝtatsubfosado kaj protestis kontraŭ la decido de la norvega ĵurintaro.

Telefone pridemandite de la franca novaĵretejo "Mediapart", ĉu ŝi deziras ĉeesti la ceremonion, la edzino de Liu, Liu Xia, deklaris : "Jes, tio estas tre grava kaj Liu Xiaobo deziras absolute, ke mi ĉeestu. Mi ankaŭ deziras tien iri, sed tio estas komplika. Mi havas pasporton, sed mi ne havas permeson forlasi mian propran domon. Kaj se mi decidas flugi al Norvegio, ĉu ili lasos min reveni al Ĉinio?" Ŝi diris, laŭ franca traduko de Mediapart. "Kio ajn okazos, nuntempe la ĉinaj aŭtoritatoj ne transdonis al mi ajnan averton koncerne la ceremonion," aldonis ŝi.

La 54-jara Liu, iama universitata profesoro, estis ĵetita en prizonon en decembro 2009 por daŭro de 11 jaroj pro ŝtatsubfosado, konvinkiĝo kiu incitis internacian koleregon kaj tiris atenton al lia kampanjo por demokrataj rajtoj.
Ekde li ricevis la Premion, Liu Xia povis viziti lin, sed ŝi diras, ke ŝi nun restas blokita en sia propra domo sub efika kontrolo.

Ankaŭ legu :