Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Fortega tajfuno frapas Filipinojn
- Ĉina Komunista Partio kunvenas dum vastiĝas vokoj al reformo
- Kiu ricevos Nobel-Premion por Liu ?
- Letero el Ĉinio...
- Nekonata lingvo eltrovita en Barato
- Sanktejo disputita disigota en 3 partojn
- Japanio : streĉitaj rilatoj kun najbaroj
- Kriza situacio antaŭ la Ludoj de "Commonwealth"
- Sekvoj kaj riskoj post inundegoj en Pakistano
- UN petas urĝan helpon por Pakistano

Plej popularaj artikoloj
2 - Nekonata lingvo eltrovata en Barato
3 - Reagoj post nova Nobel-Premio pri Paco
4 - Kiu ricevos Nobel-Premion por Liu?
5 - Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news |
|
Grava komerca interkonsento inter Sudkoreio kaj EU | ![]() |
![]() |
Azio - Ekonomiko |
![]() ![]() ![]() La Eŭropa Unio kaj SudKoreio subskribis komercan akordon kiu povus alporti ĝis 19 miliardojn da eŭroj al eŭropaj eksportantoj. La interkonsento forigus la plimulton de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. Tio sekve "kreus bonajn okazojn por eŭropaj firmaoj en servoj, fabrikaado kaj agrikulturo," diris la EU-Komisionestrino pri Komerco Catherine Ashton. La EU diris, ke ĝi estas "la plej grava akordo pri libera komerco iam ajn intertraktita kun tria lando". Sinjorino Ashton diris : "Ĉi tiu estas la unua akordo de la 21-a jarcento pri libera komerco por la EU, kaj kiu kreos profundajn ekonomiajn ligojn kun alia evoluinta ekonomio." Ŝi aldonis, ke la interkonsento helpos batali la konjunkturan malhaŭson kaj naski novajn laborpostenojn. La interkonsento vidos la forigon de 1,6 miliardo da eŭroj de devoj por eksportantoj al Koreio. La EU diris, ke firmaoj kiuj laboras en sektoroj kiel telekomunikado, ekologio, financo kaj transportado plej profitosdetiu interkonsento, ĉar Sudkoreio faras "grandajn penojn" por liberaligi ĉi tiuj sektoroj. La interkonsento lauŭatendate ekvalidiĝos en la dua duono de la venonta jaro, post kiam ĝi estos ratifita de la Eŭropa Parlamento. Komerco inter la EU kaj Sudkoreio atingis entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj en 2008. |