eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Antikva batalkampo eltrovita en Germanio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
GERMANIO - 23-an de januaro, 2009.

Arkeologoj eltrovis 2000-jaran batalejon en la koro de Germanio, kiu povus ŝanĝi la historian percepton de tiu tempo. Arkeologo Petra Loenne diras, ke pli ol 600 artefaktoj, inter kiuj estas lancoj, sagoj, partoj de katapultoj, moneroj kaj bonsortaj feliĉigiloj estis kolektitaj de la ejo kie Romiaj legianoj interbatalis kun la Hunaj tribanoj en la 3-a jarcento post Kristo.

La eltrovo estis farita en arbaro en la norda parto de Germanio en regiono apud Northeim, proksimume 50 km de Hannover. Oni taksas, ke la batalo tie eble okupis ĝis 1000 Romiaj batalantoj. Inter la sescent artefaktoj trovitaj estas lancoj kaj sagoj kiuj ankoraŭ havas la DNA-n de iliaj viktimoj kvankam ili mortis antaŭ jarcentoj. Pli ol 300 ferĵtaĵoj kiuj estis pafitaj de potencaj Romiaj tord-armiloj nomataj "skorpioj" estis ankaŭ trovitaj en tiu ejo. Ĉi tiuj militaj armiloj estis destinitaj por katapulti pezan ŝarĝon ĉe alta rapido kaj mortiga precizeco al malamikaj linioj.

Samtempe kiam ĝi prezentas unikan bildon de Romiaj armeoj funkciantaj, la eltrovo ĵetis dubon pri la historiaj perceptoj de tiu tempo. Multe de la armiloj trovitaj estas bonstataj kaj ili pruvas, ke Romiaj armeoj estis ankoraŭ okupataj de gravaj operacoj for norde de la Alpoj je tempo kiam la Romia imperio estis en sia fazo de reduktiĝo. Per tiu prezento de Romiaj armeoj en konflikto longe post la granda batalo de la Teŭtoburga Arbaro en la jaro 9 post Kristo, la eltrovo refutas la antaŭsupozon, ke Romianoj retiriĝis de Germanio post ilia malvenko kontraŭ alianco de germanaj triboj ĉe la batalo de la Teŭtoburga Arbaro.

Legu pri tiu batalo
: Batalo de Varus
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi