| Eŭropo - Kulturo |
  FRANCIO - 21-an de decembro, 2008.
Misteraj skizoj trovitaj de kuratoro ĉe la fama pariza muzeo Louvre sur la dorsoflanko de pentraĵo de Leonardo da Vinci, "La Virgulino, la Infano kaj Sankta Ana"' povus esti nekonataj pecoj de la itala mastro, anoncis la muzeo ĵaŭdon. La eksterordinara trovaĵo estis farita hazarde, kiam personaro de la Louvre malkroĉis la pentraĵon el la muro por larĝa programo de studo kaj restarigo de pentraĵoj de Leonardo da Vinci, interalie la fama "Mona Lisa" (ankaŭ nomata "La Ĝokonda").
"Kiam la ĉefverko, kiu estis pentrita sur ligno, estis malkroĉita, la kuratoro rimarkis du apenaŭ videblajn desegnetojn sur la dorsoflanko de la pentraĵo, kiuj ŝajne estas ĉevala kapo kaj duono de homa kranio," la muzeo diris. Tio estis tiela miriga eltrovo, ke la personaro de la Louvre kiu spektis la malkroĉon kaj eltrovon ne povis kredi ĝin kaj komence diris, ke la markoj sur la ligno devas esti makuloj. "La Virgulino, la Infano kaj Sankta Ana" estis pentrita en la fruaj 1500-aj jaroj kaj neniu antaŭe rimarkis la desegnojn, almenaŭ tio estas ĝis nun nesciate de la muzeo Louvre.
Post la eltrovo, la muzeo elfaris detalitajn testojn sur la dorso de la pentraĵo. Fotoj per infraruĝa fotilo rivelis, ke ne estas du sed tri desegnoj. La tria prezentas la Infanon Jesuon ludantan kun ŝafido. "Ĉi tio estas escepta eltrovo ĉar desegnoj sur la dorso de pentraĵoj estas tre maloftaj kaj neniu ekzemplo de Leonardo estis antaŭe konata," reprezentanto de la Louvre diris. Li ankaŭ diris, ke la desegnoj similas al aliaj jam konataj verkoj de Leonardo da Vinci, kaj sugestis, ke la infano kaj ŝafido povus esti skizo por la pentraĵo kiu troviĝas ĉe la alia flankode la peco de ligno. "La stilo de la desegnoj similas la stilon de Leonardo, sed oni nun plu esploras, por certigi ilian aŭtorecon," li diris.
|