| Eŭropo - Kulturo |
|
NORVEGIO - 6-an de junio, 2008.
Planoj por konstruado de kopio de la fama Norvega Vikinga ŝipo Osebergskipet estas preskaŭ finitaj. La fondaĵo "Nytt Osebergskip" esperas ekkomenci la konstruadon de la ŝipo en 2009. Necesos tri jaroj por kompletigi la ŝipon.
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 2-an de junio, 2008.
Yves Saint Laurent, unu el la plej gravaj modistoj de la 20-a jarcento kune kun Dior aŭ Chanel, kiu alportis novan liberecon por la virinoj per stilo miksanta virinajn kaj virajn aspektojn, mortis dimanĉon 1-an de junio 71-jaraĝe, ĵus raportis la Instituto Bergé-Saint Laurent.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 26-an de majo, 2008
Franca filmo "Entre les Murs" (inter muroj), pri vivo en malfacila Pariza lernejo, gajnis la prestiĝan "Palme d'Or" premion ĉe la Cannes filmofestivalo. La premio, donita de ĵurintaro gvidata de Sean Penn, venis fine de la monda plej prestiĝa filmofestivalo. Direktata de Laurent Cantet, "Entre les Murs" uzas verajn studentojn kaj rakontas veran instruistan kronikon de unu jaro en iliaj vivoj.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 23-an de majo, 2008.
La Francaj deputitoj aprobis merkredon 21-an de majo ŝanĝon kiu enkondukas unuafoje la regionajn lingvojn en la nacian Konstitucion. "La regionaj lingvoj estas grava parto de la heredaĵo de Francio", ĉi tiun ŝanĝon voĉdone elektis preskaŭ unuanimece la deputitoj kadre de la debato pri la reformo de la institucioj. Tiu ŝanĝo suplementas la unuan artikolon de la Konstitucio pri la malcentralizita organizo de la Franca Respubliko.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 10-an de majo, 2008.
La fama Franca monumento Mont Saint Michel en Normandio festis je la unua de majo kaj plu festos ĝis 2009 la 13-a jarcentiĝo de la fondo de sia abatejo. La festo komenciĝis je la unua de majo per diservo farita de la ĉefepiskopo de Parizo André Vingt-Trois, kaj sinsekvos koncertoj, festoj, ekspozicioj kaj pilgrimoj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |