| Eŭropo - Kulturo |
  GERMANIO - 1-an de decembro, 2008.
Post jaroj da pasia debato pri la konstruaĵa estonteco, hodiaŭ, la afero restas ege sentema en Germanio. La laboro por malkonstruo komenciĝis en februaro 2006 kaj ĝi kostis almenaŭ 30 milionojn da eŭroj. "Estas honto, ke ili nun disfaligas la Palacon de la Respubliko, tio estas esprimo de politika supereco post la reunuiĝo de Germanio," maljunulo diras. Post la eltrovo de toksaj substancoj, la malkonstruo daŭris senĉese preskaŭ tri jarojn.
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
 FRANCIO - 10-an de novembro, 2008.
La afgana verkisto Atiq Rahimi tiun lundon gajnis la pintan literaturan premion de Francio, la Goncourt-premion, por sia romano skribita en la franca, "Syngué Sabour", (Ŝtono de Pacienco). Estas la unua romano skribita en la franca de tiu 46-jaraĝa verkisto Rahimi, plej konata pro la libro "Tero kaj Cindro" verkita en 2002. La gvinea verkisto Tierno Monenembo gajnas la egale prestiĝan Renaudot-premion por libro kies rakonto disvolviĝanta en Okcidenta Afriko fine de la 19-a jarcento estas scenejo de la koloniigo de la regiono, "Le Roi du Kahel" (La Reĝo de Kahel).
|
| Eŭropo - Kulturo |
 SVEDIO /  FRANCIO - 9-an de oktobro, 2008.
La franca romanisto Jean-Marie Gustave Le Clézio ricevas la ĉijaran Nobel-premion pri Literaturo. La 68-jara aŭtoro estas honorigata per tiu premio por lia distinga laboro. La Sveda Akademio karakterizas lin kiel "aŭtoron de novaj foriroj, poezia aventuro kaj volupta ekstazo." Ĝi ankaŭ vokis lin "esploriston de homeco preter kaj malsupre la regantan civilizacion."
|
| Eŭropo - Kulturo |
BRITIO - 24-an de septembro, 2008.
La Tate Gallery muzeo en Londono celebras la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Francis Bacon per gravega ekspozicio de kelkaj plej bonaj verkoj de la legenda brita pentristo. Konsistanta el ĉirkaŭ 65 pentraĵoj kaj kovranta la tutan kariero de Bacon, la ekspozicio reunuigos la plej gravajn verkojn de ĉiu periodo de lia vivo.
|
| Eŭropo - Kulturo |
FRANCIO - 19-an de septembro, 2008.
Antaŭe nekonata peco de muziko de Mozarto estis eltrovita ĉe biblioteko en okcidenta Francio. Ulrich Leisinger, estro de esploroj ĉe la Internacia Mozarteum Fondaĵo en Aŭstrio, diris, ke la ununura folio da muziko estas "vere grava".
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |