eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Kulturo
Novaj prokrastoj por ambicia kultura projekto Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

GREKIO - 18-an de septembro, 2008.

Inaŭguro de la  "ekstreme moderna" nova Muzeo de l'Akropolo en Ateno refoje estas prokrastita, grekaj respondeculoj anoncis. La tutnova muzeo prezentas malplenan ĉambron rezervata por la Partenonaj "Elgin marmoroj", nun posedataj de la "British Museum".
 
Filmfestivalo de Venecio donas premiojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

ITALIO - 8-an de septembro, 2008.

"The Wrestler" (La Luktisto) gajnis la Oran Leonon de la plej bona filmo ĉe la filmfestivalo de Venecio. Tiu premio markas la rimarkindan revenon de la filmstelulo Mickey Rourke. La Arĝentan Leonon por plej bona direktoro gajnis la rusa Aleksej German Jr. por la "Papera Soldato".
 
Giganta Romia statuo eltrovita Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

TURKIO - 27-an de aŭgusto, 2008.

Partoj de giganto, fakte skulptaĵo el rave distranĉita marmoro prezentanta la Romian imperiestron Marcus Aurelius estis trovita ĉe arkeologia ejo en Turkio. Fragmentoj de la statuo estis eltrovitaj ĉe la antikva urbo Sagalassos. Ĝis nun la statua kapo, dekstra brako kaj malaltaj partoj de kruroj jam estis eltrovitaj, alte en la montoj de suda Turkio.
 
Mortis Aleksandr Solĵenicin Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

RUSIO - 5-an de aŭgusto, 2008.

La rusa verkisto Aleksandr Isaeviĉ Solĵenicin, kiu malkovrigis Stalinan prizonsistemon en siaj romanoj kaj pasigis 20 jarojn en ekzilo, mortis en Moskvo je la aĝo de 89 jaroj. La aŭtoro de la "Insularo de la Gulago" kaj "Unu tago en la vivo de Ivan Denisoviĉ, kiu revenis al Rusio en 1994, mortis pro korstreko. La Nobellaŭreato suferis altan sangopremon en la lastaj jaroj.
 
Pentraĵo sub pentraĵo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

NEDERLANDO - 1-an de aŭgusto, 2008.

Tutnova tekniko de X-radioj rivelis antaŭe nekonatan portreton de virino fare de Vincent van Gogh, kiu estis superpentrita de la artisto mem. La kamparana virina vizaĝo estis kaŝita sub alia verko "Peco da herbo", kompletigita de Van Gogh en Parizo en 1887. La sciencistoj Joris Dik kaj Koen Janssens uzis X-radiojn kun alta intenseco, lanĉitaj el akcelilo de partikloj por skani la pentraĵon kaj riveli la vizaĝon sube.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL