Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Pentraĵo de Goya trovas novan kreinton | ![]() |
| Eŭropo - Kulturo |
![]() HISPANIO - 30-an de januaro, 2009.La nomo de la hispana artisto Francisco de Goya estis forigita de sub la pentraĵo "El Coloso" (La Koloso), arta simbolo de la hispana rezisto kontraŭ la franca napoleona armeo dum la militoj en la komenco de la 19-a jarcento, post ĝisfunda studo de la Hispana Nacia Muzeo de Prado en Madrido. Fakuloj ĉe la muzeo kredas, ke la Koloso estis pentrita de unu el la helpantoj de Goya, kies komencliteroj estis pentritaj en la angulo de la dreliko. La Prado-Muzeo prezentas vastan kolekton de pentraĵoj de la hispana genia artisto Goya, kiu vivis de 1746 al 1828 kaj kies verkaro estas konsiderata de iuj kritikantoj kiel la unua moderna pentraĵaro.La fakulo de la muzeo Manuela Mena diras, ke la pentraĵo, kiu reprezentas gigantan nudan viron kiu superstaras pejzaĝon de homoj kaj bestoj, montras pli malriĉan teknikon ol tiu kutime vidita en la verkoj de Goya, kaj portas subskribon "AJ" kiu povus aparteni al unu el liaj metilernantoj, Asensio Julià. Oni scias, ke Julià estis la ĉefa helpanto de Francisco de Goya en la lasta parto de lia vivo. La direktoro de la Prado-Muzeo, Miguel Zugaza, rimarkigas, ke la pentraĵo ĉiaokaze restas grava artaĵo, eĉ se ĝi ne estis pentrita de Goya- mem... Legu pli pri Francisco de Goya Legu pli pri la Prado-Muzeo en Madrido (esperantlingve) aŭ vizitu la retejon de la Muzeo |




HISPANIO - 30-an de januaro, 2009.
Fakuloj ĉe la muzeo kredas, ke la Koloso estis pentrita de unu el la helpantoj de Goya, kies komencliteroj estis pentritaj en la angulo de la dreliko. La Prado-Muzeo prezentas vastan kolekton de pentraĵoj de la hispana genia artisto Goya, kiu vivis de 1746 al 1828 kaj kies verkaro estas konsiderata de iuj kritikantoj kiel la unua moderna pentraĵaro.