eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Karavaĝo antaŭvidis la foton. Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
ITALIO - 9-an de marto, 2009.

La pentrartisto Karavaĝo (1571-1610) uzadis revoluciajn optikilojn por "foti" siajn pozistojn. Pli ol 200 jaroj antaŭ ol oni inventis la fotilon. Mikelanĝelo Merisi, kromnomata "Karavaĝo" mastris "aron da teĥnikoj kiuj estas la fundamento mem de la fota arto" laŭ intervjuo de Roberta Lapucci, instruistino en Saci, Amerika Arta Lernejo en Florenco (http://www.saci-florence.org/) far AFP (Franca Pres-Agentejo) .

Laŭ ŝiaj deklaroj laboris la pentristo en "kamero obskura" kie li lokigis siajn gepozistojn, lumigitaj nur per lumkribra truo en la plafono. La rezulta bildo estis projekciata sur tolaĵon tra lenso kaj spegulo. La tolaĵo mem estis ŝirmata per kombinaĵo el pluraj lumreagemaj elementoj, fiksante la bildon proksimume dum duonhoro, lau la serĉistino. Tuj poste, en preskaŭ senluma malhelo, Karavaĝo dikmaniere laŭpentris la projekciitan bildon per miksaĵo el ceruza blanko, ĥemieroj, kaj mineraloj videblaj eĉ en mallumo.
(RetaVortaro pri ceruzo : (2 PbCO3, Pb(OH)2). Venena plumba karbonato kaj hidroksido, pasinte uzata en pentrado kaj farbado kiel blanka kolorilo.)

Roberta Lapucci konjektas, ke li uzis lumecan pulvoron el dispremitaj brilvermoj, samkian oni uzis por krei tiutempajn teatrajn efektojn. En tiuj ĥemiaĵoj ĉefrolis hidrargo ; el tio, laŭ ŝi, fontus la karakteron kolera kaj malkvieta de Karavaĝo, kies kverelplena vivo kondukis eĉ al murdo en Romo dum la jaro 1606, evento kiu devigis lin poste fuĝi al la Malta insulo. Tiu teĥniko laŭ ŝi ankaŭ kialigas, "La faman hel-obskuron de la Karavaĝaj bildoj, kaj ties foteskan lumon. La tutan instalaĵon sugestis al li amiko lia, fizikisto Giovanni Battista Della Porta. Karavaĝo daŭre rilatis kun komunumo de kleruloj pri optiko", ŝi klarigas.

La kamero obskura (itale "camera oscura") estis jam priskribita de Leonardo da Vinĉi (1452-1519), sed Karavaĝo estas ties unua uzanto, ŝi asertas. Eĥoas la verkoj de Roberta Lapucci al tiuj de la brita artisto David Hockney kiu prijuĝas, en lia libro "Sekretaj Scioj" (2001), ke Karavaĝo - kaj poste Van Dyck (1599-1641) kaj ankaŭ Ingres (1780-1867), uzis optikajn helpilojn por scenigi iliajn bildojn.

Tiun teorion kontraŭbatalas historiistoj pri Arto, pro nesufiĉaj pruvoj kaj ĉar ĝi fitaksas la inventemon de artistoj.  Tamen, "Estas multaj pruvoj ; pripensinde, Karavaĝo neniam skizis. Verŝajne do tiujn "projekciojn" li uzis por pentri," ŝi obĵetas. "Nenormala kvanto el liaj pozistoj estas maldekstruloj. Tio povus klarigiĝi el la fakto ke la surtola projekcio estis inversigita, ĉar la tiamaj lenso-instalaĵoj ne projekciis malinverse", ŝi pluparolas. "Tiu nenormalaĵo malaperas sur la malfruaj verkoj de la pentristo, kvazaŭ konfirmo pri la plibonigo de la uzata ilaro. Dank'al tiuj teĥnikaj progresoj, liaj bildoj laŭ la jaroj multe pliboniĝas pri kampa profundeco.", asertas Roberta Lapucci.

Kaj precipe, ŝi maldeziras mistaksi la verkon de la artisto : "Lia genio ne suferas pro lia mastra kono pri kelkaj teĥnikoj, eĉ antaŭtempaj, kontraŭe. Elvideble, ne sufiĉas projekcii bildojn sur tolo kaj kopii ilin por iĝi Karavaĝo !"

La nuntempa fotarto oni ĝenerale datumas ekde la jaro 1826, laŭ la plej frua konata foto de Nicephore Niepce.

Fonto de la artikolo : Le Soir
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi