| Sudameriko - Socio |
|
ARGENTINO - 15-an de junio, 2008.
Kultivistoj en Argentino deklaris sian kvaran strikon en kvar monatoj, kiu komenciĝas dimanĉon, por protesti kontraŭ impostaj altigoj de manĝaĵeksportoj. Argentino estas unu el plej gravaj eksportantoj de tritiko, sojfaboj kaj bovaĵo en la mondo. La kultivistoj precipe koleras pri la pliigo de la eksportimposto de sojfabo, kiu altiĝis 13 miliardojn da usonaj dolaroj en 2007.
|
|
| Sudameriko - Socio |
|
EKVADORO - 6-an de majo, 2008.
Virino kiu estas membro de la reganta partio en Ekvadoro proponas, ke virina rajto ĝui seksan feliĉon estu enskribita en la nacia leĝaro. Ŝia sugesto provokis viglan debaton en konservativa Ekvadoro. María Soledad Vela, kiu helpas reskribi la konstitucion, diras, ke virinoj tradicie estas konsiderataj kiel nuraj seksaj objektoj aŭ infanoportantoj.
|
| Sudameriko - Socio |
|
BRAZILO - 19-an de marto, 2008.
Plantejoj de kokao kaj plene ekipita laboratorio por fari kokainon estas trovita unuafoje en Brazila parto de la Amazona arbaro. Altranga armea oficiro diris, ke tiu trovo povus signifi, ke narkotistoj provas trovi novajn lokojn por kreskigi kokaon. La aŭtoritatuloj devos ekde nun resti pli atentaj, li diris.
|
| Sudameriko - Socio |
|
PERUO - 23-an de februaro, 2008
Turistoj en Peruo havas problemojn por atingi la faman Inkaajn ruinojn de Machu Picchu ĉar protestantoj fermis la trajnan aliron kaj ekstaras kontraŭ novaj leĝoj permesantaj al pli da turistoj alveni al tiuj lokoj de historia graveco.
Trajnaliro al la antikva Inkaa urbo Machu Picchu, Perua eminenta turisma vidindaĵo, estis fermita ĵaudon, post kiam laboristoj ekstrikis kontraŭ privata disvolvado ĉirkaŭ arkeologiaj ejoj.
|
| Sudameriko - Socio |
|
KOLOMBIO - 5-an de februaro, 2008.
Centmiloj da Kolombianoj verŝiĝis en la stratojn de Bogotá por protesti kontraŭ la ribeluloj de la Marksismaj FARC. La protestantoj portis flagojn kaj T-ĉemizojn kun la slogano: "jam ne forkaptoj, jam ne mensogoj, jam ne mortoj, jam ne FARC." Estas kalkulite, ke la nombro de homoj protestantaj en Bogotá situas inter 500 000 kaj du milionoj. Pliaj miloj protestis aliloke en Kolombio, kaj en 100 aliaj urboj tutmonde.
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |